Rivera transporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konvojo de barĝoj en la rivero Misisipo, (Usono).

La rivera transporto estas maniero de transporto, kies celo temas pri la transporto de varoj kaj de pasaĝeroj de kelkaj lokoj al aliaj. Tiu estas praktikata en riveroj kaj riveraj kanaloj, kiu havu taŭgan profundecon tiucele. La rivera transporto estas grava komercvojo en la interno de la landoj, pro kio ĉe riveroj kun sufiĉaj infrastrukturoj ĝi ludas tre gravan rolon, inter alia, por la disvolvigo de komerco.

Tiu maniero de transporto aperis jam en la Neolitiko, kaj jam en tiu epoko oni uzis por la interŝanĝo de varoj (por ties transporto). En la aktualo ĝi plue estas grava komercvojo, por ekzemplo ĉe la riveroj Misisipo kaj Amazono. Kvankam antaŭ jardekoj la rivera transporto iom dekadencis, en la aktualo oni klopodas habilitigi riverojn kiuj iam ludis gravajn rolojn tiukadre, por fari ilin navigeblaj. Ekzistas variaj tipoj de ŝipoj depende de la produkto transportata aŭ ĉu ili celas ankaŭ transporton de pasaĝeroj.