Riverenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La révérence, pentraĵo de William Adolphe Bouguereau

La termino riverenco (lat. vereri „timi, sin ĝeni, adori“) estas latinismo kaj signifas honorado, omaĝo aŭ (saluta) respekt-elmontro al socie-kulture altestimata persono kiel ekz. kliniĝo, surgenuiĝo, aŭ diplomata surmana kiso.

Kiel rito aŭ ankaŭ kiel ironia frazo oni foje uzas la terminon per la parolturno riverenci al iu. Tio povus signifi ekz. sinprezentada vizito (de ministro pri eksteraj aferoj, diplomatoj ktp.) aŭ memoriga okazigo. Daŭraj formoj de riverenco estas honoraj nomadoj de stratoj aŭ pontoj, la plej altranga formo estas honorcivitanecoj.

Aparte en la kultura vivo la parte ritigita uzo de riverencoj estas kutima. Grava fonto por ĝuado de filmoj estas la rekono de la ofte varie enplektitaj filmaj citaĵoj kaj referencoj, kiuj same ankaŭ nomeblus riverencoj. En dancarto ankaŭ estas ege vastvastigite, enigi reverencojn. Ĉiuj dancoj, ekestintaj en la mezepoko aŭ la renesanco, komencis per riverenco. La riverenco komence havis religian sencon, tio signifas, oni subordigis sin sub la dia potencon. Pli malfrue ĝi fariĝis ĝenerala honora kaj / aŭ varba salutformulo, plejparte por la kundancanto. Dum kiam branlo, gavoto, avant-deux perdis siajn origine enestajn riverencojn, oni trovas ilin ankoraŭ je la kortegaj dancoj kaj je la skotaj kampardancoj . La danco gavotte d´honneur estas kiel tia riverenco. Ĉe avant-deux la kunvenado de paroj simbolas la riverencon.

En la muzikiteraturo la trovado kaj analizado de la transversaj ligoj kun aliaj verkoj apartenas al la plej gravaj taskoj de la muziksciencistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Pri la temo riverenco je dancado:

  • Corina Oosterveen: 40 bretonische Tänze mit ihrem kulturellen Hintergrund, Verlag der Spielleute Hofmann & Co. KG 1995, ISBN 3-927240-32-X, Seite 12

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irene Schneider: Kochbuch der Pension Waidelich im Schwarzen Hof: Reverenz an 50 Jahre „holde Tafelfreuden“ in Ingelfingen, Eigenverlag Stadt Ingelfingen, 2001, 120 S.
Notoj, muzikliteraturo
  • Günther Becker: Reverenz 1985: Musik zu Heinrich Heine ; für zwei Spieler. Spielpartitur Breitkopf & Härtel, Wiesbaden c 1986
  • Wolfgang Hochstein: Scarlatti-Reverenz. en: Silke-Thora Matthies: Klavier. Freiburg (Breisgau), 1991