Riveris (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riveris
Riveristalsperre (digo de la rivero Riveri)
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 13,3 km
Rimarkoj digolago Riveristalsperre
Fluo
Fonto sudoeiente de Farschweiler
- Alteco super marnivelo ĉ. 600 m
- Koordinatoj 49° 42′ 8″ N, 6° 51′ 4″ O (mapo)49.7022222222226.8511111111111
Enfluejo ĉe Waldrach en la rivero Ruwer
- Alteco ĉ. 164 m
- Koordinatoj 49° 44′ 26″ N, 6° 44′ 41″ O (mapo)49.7405555555566.7447222222222
Altecodiferenco ĉ. 436 m
Geografio
Map
Riveris
vdr
"pionira lageto" ĉe rojo Eschbach

La rivereto Riveris estas orografie maldekstra flankrivero de la rivero Ruwer en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi estas retenita de la digo Riveristalsperre, konstruita en 1953. La digolago servas al la akvoprovizo de la urbo Treviro. La nomo „Riveris" venas el la latina lingvo kaj signifas "rivereto". Ĝi donas sian nomon al samnoma komunumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

la Riveris ekestas per la kunfluo de la rojoj Eschbach (longeco: 2,2 km) kaj Altweiherbach (longeco: 1,8 km) sur alteco de 460 m super marnivelo. la pli longa Eschbach fontas en la arbaro Osburger Wald ĉe la okcidenta flanko de la monto Hohen Wurzel (669 m) sur alteco de 600 m s.m. Ĝis la digo Riveristalsperre la rojo fluas ĉefe okcidenten kaj turnas sin tiam norden. La sola vilaĝo, tra kiu la rojo fluas estas la samnoma Riveris. Post rivervojo de 13,3 km la rojo enfluas en alteco de 164 m s.m. en la riveron Ruwer. Antaŭe ĝi trafluas niveldiferencon de 436 m, averaĝe 32,8 ‰ . La Riveris elakvigas 28,866 km² grandan akvokolektan areon trans Ruwer, Mozelo kaj Rejno al la Norda maro.

Flankriveroj[redakti | redakti fonton]

La plej grava flankrivero de Riveris estas Bausbach kun akvokolektan basenon de 7,455 km². Sekvas la flankriveroj de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia situo de la enbuŝejo, la longeco, la akvokolektan areon, enflualteco kaj la akveja kodo.

(Por plibonigi la superrigardon kaj por permesi ordigi la riverojn laŭ iliaj lokoj oni aldonas strekon en la kodo DGKZ (=deutsches Gewässerkennzeichen, germana akveja kodo)

nomo
situo
longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
enfluejo alteco
[m s. m. ]
DGKZ
Altweiherbach maldekstre 1,8 2,532 460 26568-2
Edriesbach maldekstre 1,2 1,881 447 26568-32
Misselbach dekstre 3,2 3,693 397 26568-4
Kallerbach maldekstre 1,2 0,889 333 26568-6
Thielenbach dekstre 2,9 3,720 323 26568-72
Ralietbach dekstre 0,6 257
Bausbach dekstre 3,8 7,455 185 26568-8

Medio[redakti | redakti fonton]

Kvalito de la akvejo[redakti | redakti fonton]

La rojo Riveris estas malfajnminerala silikatriĉa mezmontara rojo. Ĝia akvokvalito estis de la fonto ĝis la digo plejparte de apenaŭ ŝanĝita ĝis mezgrade ŝanĝita. Kelkaj partoj jam havas la kvalitgradon signife ĝis tre forte ŝanĝita. Malsupre de la digolago la akvokvalito estas plejparte mezgrade ĝis signife ŝanĝita. En la vilaĝa teritorio de Riveris la rivereto estas plene ŝanĝita.

Laŭ la akveja kvalitklasifikado la rivereto havas la apiteton en la vilaĝo Riveris ne policiita kaj poste malforte poluciita (stato 2005).[1]

Ceteraĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la supra partp de la rivereto troviĝis ĝis la mezo de la 19a jarcento sur alteco de 450 m tuj post la kunfluo de Altweiherbach kaj Eschbach la arbarkabana setlejo Neuwies, kiu apartenis al Osburg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland. Arkivita el la originalo je 2018-10-18. Alirita 2014-06-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Riveris (Fluss) en la germana Vikipedio.