Rivero Detrojto
Rivero Detrojto | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 45 km |
Fluo | |
Enfluejo | Eria Lago |
Geografio | |
Landoj | Kanado |
Regionoj | Ontario |
La Detrojta Rivero (angle Detroit River, france Rivière Détroit) estas rivero en la Grandaj Lagoj en Nordameriko.
Kune kun la Rivero Sankta Clair kaj Lago Sankta Clair, la Detrojta Rivero formas la elfluon de Hurona Lago en Lago Erie. Ekde la konstruado de la Marvojo Sankt-Laŭrenco, ĝi estis parto de la ŝipvojo inter la Grandaj Lagoj kaj Atlantiko.
La rivero Detrojto formas la limon inter Kanado (Ontario) kaj Usono (Miĉigano) laŭ sia tuta longo. Ĝia nomo venas de la franca Rivière du Détroit, kie la vorto "Détroit" origine signifas markolo.
Ĝi estas proksimume 51 km longa kaj inter 1 ĝis 4 km larĝa. La rivero havas etan – preskaŭ nerimarkeblan – falon; Ĝi fluas de 175 m super la marnivelo en la nordo kaj malsupren ĝis 173 m, kie ĝi elfluas suden.
La areo de la akvokolekta areo estas 1811 km². Meza akvokonsumo estas 5321 m³/s [1].
La rivero enhavas nek akvobaraĵojn nek kluzojn, do ĝi estas facile navigebla de eĉ la plej malgrandaj ŝipoj.
La plej grandaj loĝlokoj sur la rivero estas la urboj Detrojto en Usono kaj Windsor en Kanado, ligitaj trans la rivero per la Ponto Ambasadoro kaj tunelo [2].
En 2001, la rivero estis inkludita en la Listo de Protektitaj Riveroj de Kanado [3]. Mallonge poste ĝi estis same agnoskita en Usono [4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Detroit River Area of Concern. United States Environmental Protection Agency (April 29, 2009). Alirita June 16, 2009 .
- ↑ Nolan, Jenny, "How the Detroit River shaped lives and history", The Detroit News, February 11, 1997.
- ↑ Detroit River, Ontario: A Unique International Heritage. Canadian Heritage Rivers System. Arkivita el la originalo je August 2, 2009. Alirita June 16, 2009 .
- ↑ Detroit River (MI): An American Heritage Designated River. American Heritage Rivers. Environmental Protection Agency (October 19, 2006). Arkivita el la originalo je July 22, 2009. Alirita June 16, 2009 .