Ebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Ebro)
Ebro
Baseno de la rivero Ebro
almara riverorivero
Bazaj informoj
Longeco 930 km
Akvokolekta areo 80 093 km²
Averaĝa trafluo 426 m³/s
Fluo
Fonto Sierra del Cordel
- Alteco super marnivelo 1 980 m
- Koordinatoj 43° 2′ 15″ N, 4° 22′ 12″ U (mapo)43.0375-4.37
Enfluejo Mediteraneo
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 40° 43′ 43″ N, 0° 52′ 9″ U (mapo)40.728611111111-0.86916666666667
Geografio
Alfluantoj Vidu liston
Map
vdr

Ebro (latine Iberus, hispane Ebro, katalune Ebre) estas granda rivero de norda Hispanujo. Ĝi longas ĉirkaŭ 930 km, kaj ĝia baseno ampleksas ĉirkaŭ 85.000 km².

Ebro parte trafluas la Kantabran Montaron kaj alfluas Mediteraneon proksime al Tortosa formante riveran delton. Tiu delto estas protektita Natura Parko, pro la riĉeco i.a. de birdoj. La rivero estas apenaŭ ŝipebla pro akumuliĝo de drivaĵo (aluvio) pro la digoj.

Ĝi estas la plej akvabunda rivero en la Ibera duoninsulo, kaj fakte donas ĝian nomon al tiu ĉi.

Gravaj urboj situantaj en ĝia proksimeco: Reinosa (Kantabrio), Miranda de Ebro (Kastilio kaj Leono), Logroño (Rioĥo), Tudela (Navaro), Zaragozo (Aragono), kaj Tortosa (Katalunio).

Ĉefaj alfluantoj:

Ĉe la enfluejo de la rivero en la somero de 217 a.K. okazis la Batalo de la Ebro, dum la Dua Punika Milito, inter la kartaga kaj la romia mararmeo. La rivero estis la sceno ankaŭ de unu el la grandaj bataloj de la Hispana Enlanda Milito en malfrua julio 1938, kiam Respublikanaj trupoj provis halti la antaŭenmarŝon de la fortoj de Franco en vasta kontraŭatako. La rezultoj de la Batalo de la Ebro malfermis la vojon por ke la naciistoj transprenu Katalunion.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]