Rivero Guajaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Guajaso
la rivero en la urbo Guajakilo (Guayaquil)
rivero
Bazaj informoj
Situo Ekvadoro
Longeco 60 km
Akvokolekta areo 36 000 km²
Fluo
Fonto kunfluo de la riveroj Babahoyo kaj Daule
Enfluejo en la Guajakilan Golfon de la Pacifika Oceano
- Alteco 0 m
Geografio
Trairataj urboj Guajakilo (Guayaquil), Durán
Map
vdr

La rivero Guajaso (hispane Río Guayas) estas rivero en Ekvadoro. Malgraŭ sia malgranda longo de nur 60 kilometroj, la kunfluo de la riveroj Babahoyo kaj Daule estas la plej granda akvosistemo en Ameriko enfluanta la Pacifikan Oceanon - la akvokolekta areo estas proksimume 36 000 kilometroj. Apud la urbo Guajakilo ĝi en riverdelto enfluas en la Guajakilan Golfon de la Pacifika Oceano, en la plej grandan naturan havenon de la pacifika marbordo de Sudameriko. La provinco Guayas de Ekvadoro nomatas laŭ la rivero.

La pejzaĝo aparte en la riverdelto estas karakterizita per mangrovoj ekologie minacataj de malapero. Krome en la delto per sedimentoj ekestis grupo da insuloj, el kiuj la plej granda nomatas Puná. La rivero estas la vivregiono de pluraj parte raraj specoj de bestoj kaj plantoj, aparte de iuj fiŝoj kaj birdoj.