Rivero Humboldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la rivero Humboldt proksime de Winnemucca (Nevado)

La rivero Humboldt (angle Humboldt River, nomata laŭ la germana natursciencisto Alexander von Humboldt) estas rivero de 483 kilometra longo en la ŝtato Nevado de Usono. La rivero Humboldt ekestas el orienta kaj norda fontoriveroj en la nordoriento de Nevado. La rivero poste fluas okcidenten ĉe la norda rando de la dezerto de la Granda Baseno. Fine la rivera akvo verŝiĝas en la malprofundajn lagojn de la malaltebenaĵo Humboldt Sink. Tiuj lagoj ne havas elfluejojn. La akvo forvaporiĝas pro la alta varmeco de la dezerta klimato. Nuntempe la rivero je granda parto de sia vojo akompaniĝas de la reloj de la Centra Pacifika Fervojo kaj de la interŝtata aŭtoŝoseo 80.

la suda branĉo de la rivero porksime de la kanjono South Fork

Pli grandaj loĝlokoj borde de la rivero estas Elko City, Winnemucca kaj Eureka (Nevado).

La rivero Humboldt en la usona literaturo unuafoje dum la jaro 1828 priskribiĝis fare de la paltokomercisto Peter Skene Ogden. Dum la jaro 1834 la esploristo Benjamin Bonneville sur ekspedicio vojaĝis sur la rivero kaj dum la jaro 1841 la gvidisto John Bidwell uzis la riveron kiel parto de la vojo, kiam li gvidis la unuan pli grandan grupon de usonaj setlistoj sur la nova "kalifornia pado" al Kalifornio.

Eksteraj ligiloj

greke reliefa mapo pri la baseno de la rivero Humboldt