Rivero Iguazuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Iguazú)
Rivero Iguazuo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 320 km
Fluo
Deveno kunfluo de Rio Iraí kaj Rio Atuba en Kuritibo, urboparto Cajuru
- Koordinatoj 25° 29′ 1″ S, 49° 11′ 23″ U (mapo)-25.483548-49.189839
Enfluejo en la riveron Parano
- Koordinatoj 25° 35′ 33″ S, 54° 35′ 30″ U (mapo)-25.59245863988-54.591751098633
Geografio
Landoj Brazilo
Regionoj [[]]
Map
Rivero Iguazuo
vdr
Fluejo de la rivero Iguazuo ene de la baseno de la rivero Paranao.

El rivero IguazúIguazuo en Esperanto estas rivero de nordorienta Argentino kaj sudokcidenta Brazilo, en la centroriento de Sudameriko. Ĝi apartenas al la Plata Baseno. Ĝi ekfluas en la montaro brazila nome Serra do Mar, en la subŝtato Paranao, kaj post vojo de proksimume 1300 kilometroj elfluas ene de la rivero Supra Parano.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ties nomo devenas el vortoj de la gvarania lingvo «y» (sono inter «i» kaj «u») kiu signifas 'akvo' kaj «guasu» («guasú»), kiu signifas 'grandan', tio estas: 'granda akvo'. En kolonia Brazilo ĝi estis konata dumlonge kiel Rio Curityba.

Oni ne konfuzu, spite paronomazion kaj identan etimologion kun la samnoma paragvaja rivero Iguasuo.

Akvofaloj Iguacuo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvofaloj Iguacuo.

Ĉirkaŭ 23 km antaŭ la kunfluo formiĝas ampleksas delto, ĝuste antaŭ la falo en la Akvofaloj de Iguacuo, kiuj formas parton de la Monda Naturheredaĵo de Unesko. Poste la rivero fluas tra kanjono de muroj el bazalto (malsupra Iguazuo). Iam la akvofaloj situis ĉe la elfluo, sed malrapida erozio sur la bazalto okazigas ke jaron post jaro ili retroiran centimetrojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]