Rivero Manso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Manso
Vido de la Rivero Manso en sia ero inter la lago Mascardi kaj la lago Los Moscos; Nacia Parko Nahuel Huapi, provinco Río Negro, Argentina.
rivero
Bazaj informoj
Situo Argentino kaj Ĉilio
Longeco 110 km
Fluo
Enfluejo Rivero Puelo
Geografio
vdr

La rivero Manso (milda, trankvila, pacema) estas rivero de Patagonio, kaj ricevas akvon el transanda baseno, kiu formiĝas en la sudokcidento de Argentino kaj elfluas ĉe la marbordo de Ĉilio. Ĝi ekfluas el la deklivaro de la monto cerro Tronador —en la loko nomita Pampa Linda, Bela Pampo— el kunfluo de diversaj riveretoj kaj rojoj, preskaŭ ĉiuj descendintaj el tiu monto. Estas la ĉefa alfluanto de la rivero Puelo, kiu elfluas en la Pacifiko, en Ĉilio.