Rivero Saja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rivero Saja
Rivero Saja ĉe Pozo del Amo
Rivero Saja ĉe Pozo del Amo
Bazaj informoj
Situo Flag of Cantabria.svg Kantabrio (Flago-de-Hispanio.svg Hispanio)
Longeco 72 km
Fluo
Fonto Montoĉeno de Cordel
(Campoo-Cabuérniga, Kantabrio) 43° 4′ 20.01″ N 4° 20′ 8.36″ O / 43.0722250 °N, 4.3356556 °O / 43.0722250; 4.3356556 (Sejos) (mapo)
- Alteco super marnivelo 1 800 m
Enfluejo Kantabra Maro
(Estuaro de San Martín de la Arena en Suances, Kantabrio)
Geografio
Akvokolekta areo de Saja
Akvokolekta areo de Saja
Geologia mapo de la baseno
Geologia mapo de la baseno
Information icon.svg
vdr

Saja [SAĥa] estas rivero en la nordo de Iberio, fluanta tutparte tra Kantabrio (Hispanio). Ĝi elfluas el la norda flanko de la montoĉeno de Cordel je 1870 m, ene de la komunumo Campoo-Cabuérniga, kaj enfluas en la Kantabran Maron, formante la larĝan estuaron de San Martín de la Arena, inter la municipoj Suances kaj Miengo.

La alta kurso estas protektita areo, nome Naturrezervejo Saja-Besaya, okupanta la tutan altan parton de la rivero kaj plejparton de la akvokolekta areo inter la rivero kaj ties ĉefa alfluanto, la rivero Besaya. La rivero formas la valojn Cabuérniga kaj Cabezón de la Sal, (situantaj respektive norde kaj sude de la montoĉeno Escudo de Cabuérniga) kaj la ebenaĵojn en Casar de Periedo, Puente San Miguel kaj Torrelavega (kiuj etendiĝas ĝis la maro). La baseno sume havas areon el 1048,24 km² kaj sur ĝi loĝas pli ol cent mil homoj, koncentrite precipe en la municipoj Torrelavega, Los Corrales de Buelna, Reocín, Cabezón de la Sal kaj Suances.

La nomo Saja devenas de la latina akvonomo Salia, kiu devenas de la hindeŭropa lingvaro, kaj ŝajne ĝi signifas fluaĵo el akvo aŭ salakvo.

Antaŭe, oni uzis la riveran fluon por funkciigi dekojn da farunaj kaj tekstilaj muelejoj, kiuj estas ne plu aktivaj aŭ malaperintaj. Nun, ĉe la rivero estas fiŝbredejo kaj pluraj akvofaloj por produkti elektron, kaj krome estas du havenoj: unu rivera, tre proksime de la urbo Torrelavega, kaj unu mara, ĉe la enfluejo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Rivernoma mapo pri la pra-hindeŭropa radiko *Sal-, *Salm-.

La eksa nomo Salia, devenas de la latinaj akvonomoj SauniumSalia, kiuj devenas origine de la hindeŭropa aŭ prahindeŭropa radiko *Sal-, tio estas "akvo".[noto 1][noto 2] Laŭ Martín Sevilla Rodríguez, fakulo pri hindeŭropa lingvo, la vorto Salia povus signifi "fluakvo".[3]

Ĉi tiu sama radiko aperas en la elfluejo de multaj eŭropaj akvonomoj kiel la rivero Seille, alfluanto de la rivero Mozelo en Gaul, la rivero Hayle en Britio, aŭ la rivero Sella en Asturio, kiujn ĉiujn oni iam nomis Salia.[4]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Saja elfluas el la montpasejoj de Sejos, en la suda flanko de montoĉeno de Cordel, kunigante la riveretojn La Corva, Diablo, Guariza kaj Hitón je 1300 m, proksime de la montopinto de Sejos. Tiuj riveretoj elfluas respektive 3, 5 kaj 4 kilometrojn supre en diversaj basenoj de la montoĉeno super 1800 metroj.

La fludirekto de la rivero kvazaŭ desegnas grandan arkon, unue norden kaj poste nordorienten, ĝis la kunfluo kun la rivero Besaya en la urbo Torrelavega. Unuiĝinte al Besaya, ĝi plu fluas norden tra la municipo Polanco kaj enfluas en la Kantabran Maron, fluinte sume dum 72 km. Ĉe la enfluejo ĝi formas estuaron longan je 10 km, kiu entenas areon el 3,9 km².[5]

Perfil longitudinal del rio Saja.png

Fludirekto alta kaj meza[redakti | redakti fonton]

Estuaro de San Martín de la Arena, en vilaĝo Requejada (municipo Polanco), ĉe la Kantabra Maro.

La supra fludirekto de la rivero Saja komenciĝas ĉe la elfluejo de ties ĉefaj fontoj, tio estas La Corva kaj Diablo, en la montoflankoj de la montoĉenoj Cordel kaj La Horcada, super 1800 metroj, kaj ĝi etendiĝas ĝis la vilaĝo Fresneda, je 340 m.[6]

Ĝi fluas tra vastan areon, larĝan je proksimume 75 km², konsistantan ĉefe el argilo kaj grejso de Frua Kretaceo. Molaj materialoj igas la riveron plej erozia, kio estas jam tipa trajto de alta kurso de riveroj.[7]

La meza kaj malsupra fludirektoj ekas en la vilaĝo Fresneda kaj etendiĝas ĝis la municipo Polanco, formante la valojn Cabuérniga, Cabezón de la Sal, Reocín kaj Torrelavega.[7]

Buŝo[redakti | redakti fonton]

Fine la rivero enfluas en la estuaro de San Martín de la Arena, alinome estuaro de Suances. Ĝi estas estuaro longa je 8,5 km, inter la haveno de Requejada kaj la eta kabo Punta del Dichoso. Ĝi okupas areon de 3,9 km² inter la komunumoj de Suances, Polanco kaj Miengo.[8] [9] Kaj estas ŝipveturebla por malgrandaj ŝipoj trans la centra kanalo. La ebenaĵoj subjektoj al tajdaj fluctuación okupas 75% de ĝiaj surfacoj, kaj la akvo fluas estas modifitaj de artefaritaj strukturoj kiuj markas la ŝipveturebla kanalo al la doko Requejada. La averaĝa fluo komence de la estuaro estas 24,2 m³ / s. La kvalito de akvo en la estuaro estas konsiderita malriĉa, ĉefe pro malŝarĝoj de coleccionistas tri kemiaj kaj papero industrioj kaj 11 aliaj coleccionistas postrestantaj akvoj urbanas.[10]

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La rivero estas longa je 7 km kaj ties meznombra trafluo ĉe la enmariĝo estas 24,65 m³/s, kies duono (12,1 m³/s) proksimume defluas de la rivero Besaya.

Flukvanto[redakti | redakti fonton]

Ĝia averaĝa ĉiutaga fluo estas 12,024 m³/s en la vilaĝo Puente San Miguel kaj 24,224 m³/s en la urbo Torrelavega, post la kuniĝo al la rivero Besaya. Oni kalkulas, ke en enmariĝo la flukvanto multiĝas ĝis 26,033 m³/s.[6][11]

Rilate al la jara averaĝa, la plej alta trimonata averaĝa okazas dum la dua jarkvarono (aprilo, majo kaj junio) kun nombro plia ol 40 m³/s. Krome, la plej malalta monata averaĝa flukvanto estas dum la plej sekaj periodoj, kun 7 m³/s.[6]

Ĉefaj alfluantoj[redakti | redakti fonton]

La alfluantoj de Saja, kiel la plimulto de la riveroj de Kantabrio, havas sufiĉe mallongan kurson pro la kruta orografio de la regiono. Tial, ili foje sekiĝas dum kelkaj monatoj en somero. La plejplarto de la alfluantoj fluas en la riveron Saja ĉe ties dekstra flanko.

Ĉefaj alfluantoj de la rivero Saja
Nomo Elfluejo Longeco (km) Akvokolekta areo (km²) Flukvanto (m³/s) Sekcio
Rivero Infierno El Aguijón (montoĉeno de Cordel) 6,78 9,28 Valo Cabuérniga
Rivero Cambilla Las Carizosas (Palombera) 7,98
Rivero Argoza kuniĝo de la riveroj Fuentes kaj Hormigas 22,31 124,8 3,28
Rivero Viaña Alto de Roiz (monto Viaña) 9,3
Rivero Bayones Tordías (monto Ucieda) 11,33
Rivero Pontonilla 7,98 Cabezón de la Sal
Rivero Pulero Castro Cerezu (monto Mozagro) 5,24
Rivereto Las Navas Altaĵoj de Entre Guisos 10,51
Rivero Ceceja El Toral 7,23
Rivero Besaya Cañeda 58 467,5 Torrelavega

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La ekologia konservo-stato estas tre bona ekde la supra parto ĝis la municipo Cabezón de la Sal. De tie, la rivero estas iomete modifita kaj oni povas konsideri ties tiean staton ankoraŭ "bona". Kuniĝinte al la rivero Besaya, la rivero Saja estas severe damaĝita, kaj tiun ĉi lastan sekcion oni konsideras "malbone konservita".[12] Tio estas ĉar la malsupra parto de la baseno havas gravan industrian areon, kie okazas kaj laŭleĝa kaj kontraŭleĝa rubodeponadoj.

Hidraŭlika profito[redakti | redakti fonton]

Antaŭe la rivero havis multajn tekstilajn kaj farunajn muelilojn. Pruvo de tio estas ke nur en la valo de Cabuérniga estis gravuritaj en la dekoka jarcento dudek mueliloj kaj du tekstilaj.[13] Hodiaŭ estas reduktita al industria uzo, havante du digojn sur la rivero.

La plej grava estas la digo de Sniace, situas tuj kontraŭflue de la kunfluo kun la rivero Besaya.

Se oni daŭras kontraŭflue, aperas la akvobaraĵo de Santa Lucía, lokita ĉe la ravino de la sama nomo kiu fermas la Valo de Cabuérniga. Traktas pri digeto konstruita en la punkto en kiu ĝi kunigas la riveron Bayones al la Saja. La celo de ĉi tiu akvobaraĵo estas la produktado de elektro kaj estas operaciita de la kompanio Textil Santanderina.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Puente de Golbardo

Ponto de Golbardo[redakti | redakti fonton]

La Ponto de Golbardo estas betona ponto, kiu leviĝas super la rivero Saja kunigante la lokojn de Barcenaciones kaj Golbardo, en la komunumo de Reocín.

La inĝeniero José Eugenio Ribera konstruis ĝin en 1902, iĝante unu el la unuaj armitaj betonoj pontoj konstruitaj en Hispanio. La 19 de aprilo 2002 estis deklarita Bien de interés cultural (Varo de kultura intereso) por la originaleco de la konstruo, la materialo uzata kaj la konstrua sistemo, kiu konsistas el uzado de metalaj traboj sur kiuj pendigi la metalan kadron.[14][15]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵo
     Pero igualmente parecen atestiguarse – Por debajo de la intensa celtización de la etnia cántabra en relación con el mundo celtibérico unos nombres indoeuropeos atribuibles a una etapa protocéltica antigua: así, el propio nombre de los cántabros, u otros como el hidrónimo Salia o los gentilicios Pembelli o Pentusii. 
    — José Ramón Aja Sanchez, Los cántabros en la antigüedad: la historia frente al mito.
     [1]
  2. Citaĵo
     La forma simple *Sal- es la raíz indoeuropea del «agua estacionada», del «mar» y de la «sal». En su forma simple es muy común en la hidronimia, y no sería legítimo atribuirla a una sola lengua indoeuropea porque muchas de ellas conservaron viva la palabra en su vocabulario apelativo y pueden por lo tanto haber generado topónimos Sal-. Naturalmente entre ellas están las lenguas célticas, de manera que algunos de los topónimos paleohispánicos aquí recogidos pueden ser y probablemente sean de hecho celtas. 
    — Francisco Villar, Indoeuropeos y no indoeuropeos en la Hispania prerromana.
     [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. AJA Sánchez,José Ramón (2008). Los cántabros en la antigüedad: la historia frente al mito. (Hispana lingvo). Universidad de Cantábria. p. 57. ISBN 9788481024722.
  2. VILLAR,Francisco (2000). Indoeuropeos y no indoeuropeos en la Hispania prerromana. (Hispana lingvo). pp. 291. ISBN 9788478009688.
  3. SEVILLA RODRÍGUEZ, Martín (1984). Toponimia de origen indoeuropeo prelatino en Asturias. Instituto de Asturiaj Studoj. pp. 133. (Hispana lingvo).
  4. MAROÑAS García,Jesús J. (1999). Etnografia Documentation Centro Fondaĵo (CEDESC). Onomástica de Cantabria - Los nombres de persona cántabros. Santander (kantabrio). ISBN 8493103101. (Hispana lingvo).
  5. Por vidi la geografion de la baseno kaj kurso de la rivero Sajae oni konsultis la sekvajn kartografiajn mapojn:
    • Instituto Geográfico Nacional (2010). Mapas IGN, hoja 82 IV Espinilla. Serie MTN25.
    • Instituto Geográfico Nacional (1995). Mapas IGN, hoja 82 II Los Tojos. Serie MTN25.
    • Instituto Geográfico Nacional (2012). Mapas IGN, hoja 57 IV Valle. Serie MTN25.
    • Instituto Geográfico Nacional (2012). Mapas IGN, hoja 57 II Cabezón de la Sal. Serie MTN25.
    • Instituto Geográfico Nacional (1999). Mapas IGN, hoja 34 III Torrelavega. Serie MTN25.
    • Instituto Geográfico Nacional (1999). Mapas IGN, hoja 34 I Suances. Serie MTN25.
  6. 6,0 6,1 6,2 Grupo de emisarios submarinos e hidráulica ambiental Universidad de Cantabria (2005): Plan de investigación integral para la caracterización y diagnóstico ambiental de los sistemas acuáticos de Cantabria. Estudio de los recursos hídricos de los ríos de la vertiente norte de Cantabria. Cuencas de los ríos Saja y Besaya.. pp. 91. (Hispana lingvo).
  7. 7,0 7,1 Norda Hidrografia Konfederacio (1997): «Estudio de planificación por sistemas de explotación de recursos. Sistema 4 Saja». Plan Hidrográfico Norte II. (Hispana lingvo).
  8. Instituto Geográfico Nacional (1999). Mapas IGN, hoja 34 III Torrelavega. Serie MTN25.
  9. Instituto Geográfico Nacional (1999). Mapas IGN, hoja 34 I Suances. Serie MTN25
  10. Gobierno de Cantabria. «Estuarios. Suances».
  11. Kalkulo surbaza de la datumoj de la Norda Hidrología Plano por la malprofundaj rimedoj de la marborda zono, je kalkulo de 57,05 hm³/jaro.
  12. «Diagnóstico ambiental» Descripción de la cuenca del Saja-Besaya. (Hispana lingvo). Vidita la 4-an de marto 2014.
  13. SÁNCHEZ García, Tomás (2006). Viaña de Cabuérniga, cien años de historia, 1750-1850. Madrid: Imprenta Nacional. «Relación de bienes de los concejos.»
  14. www.cehopu.cedex.es. «La empresa de J. E. Ribera y Cía». 1903-1910: Empresas y patentes Españolas. Alirita la 10-an de septembro 2017.
  15. «Decreto 43/2002, de 4 de abril, por el que se declara Bien de Interés Cultural, con la categoría de Monumento, a favor del «Puente de Golbardo», en Reocín.». BOC (nº74). aprilo 2002. Alirita la 10-an de septembro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]