Rivero Sangha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sangha
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Situo Centrafrika Respubliko, poste limo inter Kameruno kaj la Demokratia Respubliko Kongo, sekve inter Kameruno kaj la Respubliko Kongo
Longeco 785 km (kun la fontorivero Kadéï ĉ. 1 300 km)
Akvokolekta areo 213 400 km²
Averaĝa trafluo 2 471 m³/s
Fluo
Fonto kunfluo de la riveroj Kadéï kaj Mambéré apud la loĝloko Nola
Enfluejo Kongo (rivero)
Geografio
Kongo-baseno
Kongo-baseno
Map
vdr

La rivero Sangha estas ekstra alfluanto de la rivero Kongo en centra Afriko. Ĝi ekestas per kunfluo de la du fondoriveroj Kadéï kaj Mambéré apud la loĝloko Nola en la Centrafrika Respubliko. Kun sia meznombra akvotrafluo de 2 471 m³/s kaj akvokolekta areo de 213 400 kvadrataj kilometroj ĝi estas grava alfluanto de la Kongo.

De la loĝloko Nola la rivero fluas suden. Proksime de la loĝloko Salo ĝi iĝas la limrivero inter Kameruno kaj la Centrafrika Respubliko, poste inter Kameruno kaj la Respubliko Kongo. En sia fina parto ĝi tre disbranĉiĝas kaj akvovoje "interplektiĝas" kun la najbaraj riveroj. La enfluejo en la riveron Kongo estas apud la loĝloko Mossaka en la Respubliko Kongo kaj tuŝas la limon al la Demokratia Respubliko Kongo, kiun konsistigas la rivero Kongo - tial formale ĝi ankaŭ konsideratas limrivero de la Demokratia Respubliko Kongo.