Rivero Sankta Johano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Sankta Johano
rivero
Bazaj informoj
Longeco 499 km
Fluo
Geografio
Landoj Usono
Regionoj Florido
vdr
La Rivero Sankta Johano kun la ĉirkaŭaj korespondaj basenoj markitaj de ties distrikta administrado: 1. Supra baseno, 2. Meza baseno, 3. Baseno de Lago George, 4. Malsupra baseno, 5. Baseno de rivero Ocklawaha.

La Rivero Sankta Johano, en angla St. Johns River, estas la plej longa rivero de la subŝtato Florido, Usono, kaj la plej grava por komerca kaj distra uzoj. Ĝi estas 500 km longa, kaj trapasas limojn de dekdu kantonoj, tri el kiuj estas la plej grandaj el la subŝtato. La falo laŭ alto el la ekfluo al la elfluo estas malpli da 9.1 m; kiel ĉe plej el la Floridaj basenoj, kaj tiele la Rivero Sankta Johano havas tre malrapidan fluon je triono de mejlo po horo (0.5 km/h), kaj estas ofte priskribata kiel "pigra".[1] Ĝi estas unu el malgranda nombro de riveroj en Usono kiu fluas norden. La rivero formas nombrajn lagojn aŭ fluas en ilin, sed kiel propra rivero ties plej larĝa punkto estas 4.8 km, je kelkaj mejloj inter Palatka kaj Jacksonville, el kiuj tiu lasta estas la plej granda urba areo ĉe la rivero. La plej mallarĝa punkto estas ĉe la elfluo, nome nenavigebla marĉo ĉe Kantono Indian River. Totale 3.5 milionoj da homoj loĝas en la diversaj basenoj kiuj elfluas al la Rivero Sankta Johano.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Whitney, p. 215.
  2. Belleville, p. xxi.