Saltu al enhavo

Rivero Savegre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Savegre
rivero
Bazaj informoj
Longeco 41 km
Fluo
Geografio
Landoj Kostariko
Regionoj [[]]
vdr

La Rivero Savegre (prononcu [saˈβeɣre], proksimume "saBEgre") estas rivero en Kostariko apartenanta al ĝia pacifika flanko. Ĝi naskiĝas kun la nomo Quebrada Providencia sur Cerro de la Muerte en la Montaro Talamanca, je alteco de 3.491 m, kaj kunfluinte kun la Rivero División trafluas 41 kilometrojn da rektlinia longo tra malebena topografio ĝis ĝi alfluas en la Pacifikon. Ĝia baseno vastas 590 km² kaj inkludas partojn de kvar kantonoj: Dota, Tarrazú, Pérez Zeledón kaj Quepos. Oni taksas ĝin unu el la plej puraj riveroj de Centra Ameriko.[1] Ĝia baseno estas unu el la ekologie plej diversaj regionoj de Kostariko: oni identigis en ĝi 47 ekosistemojn (9 naturajn, 15 parte naturajn kaj 23 kulturajn), kaj tial la plejparto de la baseno estas protektata en Nacia Parko Los Quetzales kaj Nacia Parko Manuel Antonio. En 2017 la baseno de la Rivero Savegre deklariĝis biosfera rezervejo de Unesko.[2]

La baseno havas tre malebenan topografion. La klimato varias laŭ la alteco. La precipitado gamas inter 2000 kaj 6000 mm jare, kun la plej granda kvanto en la mezaj altecoj kaj en la monatoj septembro kaj oktobro. La seka sezono daŭras tri monatojn.[3]

Akvofalo de la Rivero Savegre.

La riverbaseno de Savegre havas sociekonomian gravecon ekde antaŭkoloniaj tempoj, kiam la kepa tribo loĝis ĉe la enfluejo de la rivero. Nuntempe en la baseno situas 35 homaj loĝlokoj apartenantaj al la provincoj San José kaj Puntarenas. Proksimume 75% de la loĝantoj estas agrikulturistoj, kaj ankaŭ okazas forstaj aktivecoj. La precipa kultivaĵo estas kafo por eksportado. La baseno estas tre taŭga ankaŭ por ekologia turismo pro la konservado de naturaj arbaroj. La elfluejo de la rivero situas en Nacia Parko Manuel Antonio, la due plej vizitata de la lando kaj unu el ĝiaj plej konataj internacie.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Unión de comunidades convirtió al río Savegre en el más limpio de Centroamérica", 20-a de marto 2015. Kontrolita 21 de julio 2016.
  2. Rodríguez, Irene, "Unesco declara a Savegre como Reserva de la Biosfera", 14 de junio de 2017. Kontrolita 15 de junio de 2017.
  3. 1 2 Rojas, Nazareth. 2011. Estudio de las Cuencas Hidrográficas de Costa Rica: Análisis biofísico, climatológico y socioeconómico. 579-599.