Rivero Dua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Segundo)
Rivero Dua
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 340 km
Fluo
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj Kordobo
vdr
La rivero Xanaes post preterpasi la urbon Villa del Rosario

La rivero Segundo (Dua) aŭ Xanaes estas rivero de la centro-nordo de la Provinco Kordobo (Argentino). Ĝi ekfluas en la orientaj deklivaroj de Aĉala (je ĉirkaŭ 2.000 msm), de la montaro Sierra Grande, unu el ĉefaj monroĉenoj de la montaroj Sierras de Córdoba.

Ĝi formiĝas danke al la kunfluo ene de la Valo Paravaĉaska de la jenaj riveroj: De la Suela, Los Condoritos (kiu fluas tra la Nacia Parko Quebrada del Condorito), San José, San Pedro, Los Espinillos, Medio, Los Reartes, Los Molinos kaj Anizacate. Tiu du laste menciitaj estas la ĉefaj de la alta baseno de la rivero Segundo aŭ Dua kaj estas el la kunfluo de ambaŭ ĉe la urbo Despeñaderos kiu formas la riveron Segundo propre dirite.

En la urbo Despeñaderos la rivero eliras el montara regiono por flui tra la pampa ebenaĵo, unue kun direkto okcidente-oriente kaj poste sudokcidente-nordoriente, ĝis elakviĝi pere de du ĉefaj branĉoj - la plej okcidenta nome Kanalo de Plujunta - en la granda lago Mar Chiquita [ĉiKIta]. Pro elfluo en tiu lago, la rivero Segundo, kun la rivero Primero (Unua) aŭ Suquía kaj la rivero Dulce, konstituas la grandan kontribuan al la senelflua baseno de Argentino centra.

Dum ties fluado de ĉirkaŭ 340 km la reivero pasas tra aŭ preter la jenaj urboj - krom Despeñaderos-: Río Segundo, Pilar, Villa del Rosario, Tránsito, Arroyito, El Tío, Concepción del Tío, Marull, Balnearia kaj Altos de Chipión.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]