Rivero Sittaung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Sittaung
rivero
Bazaj informoj
Longeco 560 km
Fluo
Geografio
Landoj Birmo
Regionoj Bago Region
vdr

La rivero SittaungSittaŭngo (iam SittangSittoung) estas rivero en sudcentra Birmo en la regiono Bago. La montaro Pegu separas ties basenon el tiu de la rivero Iravadio. La rivero originiĝas ĉe la bordo de la ebenaĵo Ŝan sudoriente de Mandalajo, kaj fluas suden al la Golfo Martaban. Ties longo estas 420 km kaj ties ĉefa ĉiujara flukvanto estas ĉirkaŭ 50 km³ jare.

Kvankam ĝi fluas tra tre ebena kamparo, la rivero Sittaung havas elstaran tajdan kurondon ĉe sia elfluo kiu malhelpas navigadon al ĉiuj escepte tre malgrandaj boatoj. La rivero tie estas navigebla dum 40 km la tutan jaorn kaj dum 90 km dum tri monatoj jare. La rivero estas uzata ĉefe por flodigi lignon suden por eksportado.[1] Fortaj fluoj faras la riveron eĉ malpli valora kiel transportejo en orienta Birmo. Ties baseno ne havas saman riĉon por agrikulturo kiel la Iravadio ĉar ne estas grundo venanta el Himalajo.

Koordinatoj: 17° 12′ 06″ N 96° 56′ 26″ O / 17.20167 °N, 96.94056 °O / 17.20167; 96.94056 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sittaung River. Myanmar's Net. Arkivita el la originalo je 2009-04-16. Alirita 2009-01-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-16. Alirita 2012-07-26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]