Tamizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Tamizo)
Tamizo
angle Thames
Rivero
Thames river lambeth bridge.jpg
Tamizo en Londono
Oficiala nomo: Thames
Lando Anglio Anglio
Counteoj Gloucestershire, Wiltshire, Oxfordshire, Berkshire, Buckinghamshire, Surrey, Essex, Kent
Metropola Counteo Granda Londono
Grandurboj/Urboj Lechlade, Oxford, Abingdon, Reading, Henley on Thames, Marlow, Maidenhead, Windsor, Staines, Walton on Thames, London, Dartford, Southend
Pontoj Ponto de Londono, Tower Bridge, Millennium Bridge
Fontrivero
 - situo Thames Head, Gloucestershire, UK
 - alteco 110 m
 - koordinatoj 51° 41′ 44″ N 2° 1′ 49″ U / 51.69556 °N, 2.03028 °U / 51.69556; -2.03028 (mapo)
Estuaro Estuaro de Tamizo, Norda Maro
 - situo Southend-on-Sea, Essex, UK
 - alteco m
 - koordinatoj 51° 30′ N 0° 39′ O / 51.500 °N, 0.650 °O / 51.500; 0.650 (mapo)
Longo 346 km (215 mi)
Akvokolektejo 12 935 km² (1 293 500 ha)
Trafluo Londono
 - mezproksima 65,8 /s
 - eniro en Oxford 17,6 /s
 - foriro el Oxford 24,8 /s
 - Reading 39,7 /s
 - Windsor 59,3 /s
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Thames

Tamizo (angle Thames) estas rivero en suda Anglio kiu trafluas Londonon. Ĝi fontas ĉe Cirencester en la montetoj de la Cotswolds, fluas orienten al Oxford (kie ĝi nomiĝas Isis), poste suden al Reading kaj tiam ĝi meandras tra Londono. Ĉe Southend-on-Sea ĝi elfluas kun larĝa estuaro en la Nordan Maron.

La Barieroj sur la Tamizo, en angla Thames Barrier, estas retirebla bariersistemo super la rivero Tamizo, kiu estis desegnita por eviti, ke la ĉerivera ebenaĵo de plej el la Granda Londono estu inunditaj de escepte altaj tajdoj kaj ŝtormoj venantaj el la Norda Maro.