Rivero Teŭko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Teŭko
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj Argentino
vdr

La rivero Teuco, TeŭkoBermejo Nuevo (nova Bermejo) estas branĉo de la rivero Bermejo, formita mez de la 19a jarcento kiam la ĉefa fluejo formis disbranĉigon en la departemento Rivadavia de la Provinco Salta. La rivero Teŭko ekkoncentris la plej parton de la akvokvanto de la Bermejo, lasante la antaŭan — konata kiel rivero Bermejito (Bermejeto)— kiel duaranga branĉo. Post zigzaga vojo ĝi rekuniĝas al la rivero Bermejito ĉe la urbo Puerto Lavalle, kie ĝi rericevas la nomon de rivero Bermejo ĝis ties elfluo al la rivero Paragvajo.

Post eliro el lo Provinco Salta formas la limon inter la provincoj Ĉako kaj Formosa, sen ponto kiu komunikus ambaŭ provincojn. Dum precizaj epokoj okazas inundoj.

Ties longo estas de 830 km kaj estas de facila navigado por malgrandaj boatoj. La rivero Teuquito [teŭKIto] disiĝas al nordoriento por formi la diglagon Laguna Yema kiu havigas akvon al la regiono duondezerta Formosa.