Saltu al enhavo

Rivero Wye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Wye
rivero
Bazaj informoj
Situo Kimrio, Anglio
Longeco 250 km
Fluo
Fonto Plynlimon en la graflando Ceredigion de meza Kimrio
Enfluejo estuaro de la rivero Severn
Geografio
Alfluantoj
- Dekstraj rivero Monnow
Map
v • d • r

La rivero Wye (angle River Wye, prononco laŭ sistemo IFA /waɪ/, do pli simple [ŭaj]; kimre Afon Gwy, /ɡʊɨ̯/) estas la kvara plej longa rivero en Britio, etendiĝante ĉirkaŭ 250 kilometrojn (155 mejlojn) de sia fonto ĉe Plynlimon en la graflando Ceredigion de meza Kimrio ĝis la estuaro de la rivero Severn. La pli malaltaj partoj de la rivero formas parton de la limo inter Anglio kaj Kimrio. La Valo Wye (pli malalta parto) estas nomumita Nacia Pejzaĝo (angle formale "national landscape", antaŭe Areo de Elstara Natura Beleco). La rivero Wye estas grava por naturprotektado kaj distro, sed estas trafita de poluado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
la rivero en la loko Hay on Wye