Saltu al enhavo

Rivero Ziz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Ziz
rivero
Bazaj informoj
Longeco 282 km
Fluo
Geografio
Landoj Maroko
Regionoj Maroko
v • d • r
Zizo

La rivero Ziz (arabe نهر زيز, prononco [nahr zīz]), estonte iam esperantigebla Zizo, se iam estos konvinka ekstervikipedia referenco pri tio, estas rivero en la sudo de Maroko kaj Alĝerio. Ĝi fontas en la montaro Meza Atlaso kaj fluas 282 kilometrojn en la dezerton Saharo en Alĝerio.

Kvankam akva fluo intermitas laŭlonge de la riverujo, Ziz longdaŭre estis uzata por faciligi homan translokadon tra la montara regiono.

Urboj laŭlonge de Ziz inkluzivas Errachidia, Erfud (Erfoud aŭ Arfoud) kaj Sijilmassa. Estas akvobaraĵo kun hidroelektra generad-kapacito je Ziz je la suda flanko de la montaro Alta Atlaso. [1]

Laŭlonge de la rivero Ziz tipe estas komuna akvo-rajta leĝo, en kiu ĉiu vilaĝo kaj vilaĝano rajtas aprobindan uzadon kaj eltiradon de zizaj akvoj. Karakterize la akvo estas forkondukata en ebenaĵaj areoj por konstitui kanalon kiu irigacias palmajn plantejojn kaj aliajn kultivejojn, kaj kiu same kontentigas mastrumadajn bezonojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ziz River. Encyclopædia Britannica on line. Encyclopædia Britannica, Inc.angle

Literaturo

[redakti | redakti fonton]