Riverogrundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Riverogrundoj estas grupo de grundoj, kiuj ekestis danke al grundformiĝa procezo de akumuliĝo de humo kaj aluviiĝo. Tiuj ĉi grundotipoj estas komencaj grundoj, ili estas krom ĉernicoj sufiĉe junaĝaj. Al la atingo de stato pedoklimaksa defendas regula aluviiĝado. Temas pri A-C grundoj, la C-horizonto povas konzisti el diversaj materialoj depende de karaktero de rivero, ĉefe depende de tio, ĉu la grundo troviĝas je supra parto de fluo, meza, malsupra ktp. Sed grava estas ankaŭ dependo de karaktero de fizikgeografiaj parametroj de ĉirkaŭa lando. La A-horizonto havas regule helan koloron. La riverogrundoj ekestas en malplialta, tuj ĉerivera nivelo de rivera aluvio (kiel formo de reliefo) same kiel en pli alta, geneze pli aĝa nivelo, kie ekestas grundotipo ĉernico, kiu havas aliajn kvalitojn.