Rivière-du-Loup
| Rivière-du-Loup | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo en Kebekio | |||
| Administrado | |||
| Statuso | urbo | ||
| Lando | |||
| Regiono | Malsupra Sankt-Laŭrencio | ||
| Provinco | Kebekio | ||
| Fondita | decembro 1673 | ||
| Poŝtkodo | G5R | ||
| Telefonkodo | 418 kaj 581 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Gaétan Gamache | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 19 447 (2011) | ||
| Loĝdenso | 230,9 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 50′ N, 69° 32′ U (mapo)47.833333333333-69.533333333333Koordinatoj: 47° 50′ N, 69° 32′ U (mapo) | ||
| Alto | 200 m [+] | ||
| Areo | 84,23 km2 | ||
| Horzono | UTC-05:00 kaj UTC-04:00 (somero) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Rivière-du-Loup (Rivero de la Lupo) estas urbo de Kebekio en Kanado situiĝinta en la suda marbordo de la Sankt-Laŭrenca rivero je 200 km nord-oriente de Kebeko. La urbo estas la ĉefa loko de la regiona municipo de graflando (MRC) de Rivière-du-Loup en la Malsupra Sankt-Laŭrencio . La nova urbo de Rivière-du-Loup estis kreita la 30-an de decembro 1998 per la kunigo de la urbo de Rivière-du-Loup kaj la municipo de la paroĥo de Saint-Patrice-de-la-Rivière-du-Loup. La urbo estas grava regiona centro danke al la juĝejo de Rivière-du-Loup, al la Regiona Malsanulejo de Grand-Portage (CHRGP), al la CLSC Rivières et marées kaj al sia studenta tereno. De 1845 ĝis 1919, la urbo estis konata sub la nomo de Fraserville.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Kun 19 974 enloĝantoj en 2014, ĝi estas la ĉefloko de MRC (regiona municipo de graflando) enhavanta 33 947 loĝantojn (2008). Jen la evoluo de la loĝantaro ekde 1991:
| 1991 | 2006 | 2010 | 2011 |
|---|---|---|---|
| 17 210 | 18 586 | 19 192 | 19 447 |
Politiko
[redakti | redakti fonton]Mandato 2013 - 2017
Urbestro: Gaétan Gamache
| Distriktoj | Konsilantoj |
| 1 - Distrikto de la Pointe | Gérald Plourde |
| 2 - Distrikto de la Estuaro | Steeve Drapeau |
| 3 - Distrikto de Sankt-Patrico | Jérôme La Violette-Côté |
| 4 - Distrikto de Fraserville | Jacques Minville |
| 5 - Distrikto de la Rivero | Mario Bastille |
| 6 - Distrikto de la Ebenaĵo | Sylvie Vignet |
Aliaj urbestroj:
Jean D'Amour (de 1999 ĝis 2007)
Denise M. Levesque (de 1991 ĝis 1999)
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Vido de la urbo ekde la parko de la Kruco
-
Preĝejo de la paroko Saint-François
-
La kvartalo Saint-Ludger
-
La parko de la Akvofaloj en la urbocentro
-
Domo de la turismo
-
Juĝejo
-
Anglikana preĝejo Saint-Bartholomew
-
Domo Louis-Philippe-Lizotte (estinta usona konsulejo)
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Rivière-du-Loup france.




