Rivolua nombro
Rivolua nombro aŭ nombro de rivoluoj aŭ rivolua nombro por minuto (nomata RPM), aŭ rivolua frekvenco f signifas la kvocienton, formitan el nombro de rivoluoj kiel numeratoro kaj necesa tempo T kiel denominatoro por unu rivoluo.
La rivolua nombro estas fizika grando kun dimensio 1/tempoperiodo. La reciproko de la rivolua nombro por sekundo n donas la rivoluan periodon :
La rivolua angulo estas produto de rivolua nombro n en difinita tempodaŭro kaj al angulo de la rivoluo (estas radianoj por unu rivoluo):
Per difino de la angula rapido kaj valoro por rivoluo, oni ricevas la angulan frekvencon :
La artiklo pri mezurado de rivolua nombro priskribas la diversajn mezurprincipojn de la rivolua nombro.
Mezurunuo
[redakti | redakti fonton]Laŭ SI-sistemo: (herco), kiu estas transformebla al aliaj formoj.
Ekzemple: 1 Hz = unu rivoluo/sekundo = 1/s = 60 rivoluoj/minuto= 60 min−1 = 3600 rivoluoj/horo = 3600/h = (24 x 3600) rivoluoj/tago = 86400/t .
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Rivolua nombro RPM en mezurunuo [min−1]:
- terglobo: ĉirkaŭ 0,0006944
- ŝipa helico: 70 ĝis 150
- kompakta disko: ĉirkaŭ 200 ĝis 500
- ĉefrotoro de helikoptero: ĝis 400
- aŭtomotoroj sen ŝarĝo: ĉirkaŭ 700 ĝis 900
- lavmaŝino: ĉirkaŭ 700 ĝis 1600
- helico de sporta aviadilo: 2500
- dupolusa alternkurenta sinkrona motoro je reta tensio de 50 Hz: 3000
- maksimuma rivolua nombro de dizela motoro (aŭtomobilo): ĉirkaŭ 5500
- maksimuma rivolua nombro de benzina motoro (aŭtomobilo): ĉirkaŭ 9000-18000
- gasturbinoj: 100.000 .