Rizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rizo
Viro laboranta en rizokampo
Viro laboranta en rizokampo
Biologia klasado
Regno Plantoj
Filumo: Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida
Ordo: Poales
Familio: Poaceae
Subfamilio: Ehrhartoideae
Genro: Oryza L. 1753
Specioj
O. barthii

O. glaberrima
O. latifolia
O. longistaminata
O. punctata
O. rufipogon
O. sativa

Rizo estas genro (Oryza) de unujaraj tropikaj, marĉaj herboj el la familio de la poacoj. Ĝiaj grajnoj estas la ĉefa cereala nutraĵo por duono de la homaro. La planto iĝas unu ĝis du metrojn alta kaj havas longajn mallarĝajn foliojn kaj unuflorajn spiketojn sur dense kunsidantaj branĉoj en 20–30 cm longa paniklo. La grajnoj estas tre malmolaj, kaj kiam oni preparas ilin, estas tre nutraj por homoj.

Rizo-kultivado

Rizo-kultivado (rizkampoj) estas taŭga en landoj kun multa pluvo kaj malmultekosta laboro, ĉar ĝi bezonas multan akvon kaj estas tre laborige ĝin kultivi. Tamen ĝi povas kreski preskaŭ ĉie, eĉ sur krutaj monto-inklinoj.

Ofte rizo kultiviĝas en plataj marĉaj terenoj prizorgitaj por sekurigi idealan akvo-profundon (tipe 15 cm). Rizo-terenoj ankaŭ foje uziĝas por la produktado de manĝeblaj fiŝoj kaj ranoj. La bienistoj profitas de la facileco de la rizo-plato kreski en akvo-medio: la akvo en rizo-terenoj malhelpas la danĝeran kreskadon de trudherboj ĉe la kulturejo. Kiam la rizo-planto establiĝas en la tereno, la akvo povas finfine esti ĉerpita por preparado de rikolto. La marĉaj terenoj grandigas la produktadon, kvankam la rizon ankaŭ eblas kultivi en ne-marĉa, seka tero (inkluzive de teraso-formaj deklivoj) helpe de superreguliloj por mortigo/inhibo de kresko de trudherboj.

Produktaj landoj

La plej produktaj landoj troviĝas en Orienta kaj Sud-orienta Azio. La unua produktanto ekster tiuj regionoj estas Brazilo.

Laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO)[1], la produkado en 1992 kaj en 2012 estis la jenaj (en milionoj da tunoj; ordo laŭ 2012, landoj kun produktado pli granda ol 5 Mt en 2012):

Rizterasoj en la ĉinia provinco Junano
Rizterasoj en Orienta Timoro
Rizproduktaj regionoj en la mondo
Lando 1992 (Mt) 2012 (Mt) Loko (2012)
Ĉinio 186,2 204,2 1
Barato 109,0 157,8 2
Indonezio 48,2 69,1 3
Bangladeŝo 27,4 50,5 4
Vjetnamio 21,6 43,7 5
Tajlando 19,9 37,5 6
Birmo 14,8 28,1 7
Filipinoj 9,5 18,0 8
Brazilo 10,0 11,6 9
Japanio 10,5 10,7 10
Pakistano 4,7 9,4 11
Kamboĝo 2,2 9,3 12
Usono 8,1 9,1 13
Sud-Koreio 7,3 5,9 14
Egiptio 3,9 5,9 15
Nepalo 2,6 5,0 16

Preparado kiel manĝaĵo

Butana ruĝa rizo kun koko kaj spinaco.

Unue la grajnoj de la riza planto estas muelitaj por forigi la eksterajn ŝelojn, kio kreas branhavan rizon. Tiu proceso povas esti daŭrigata por forigi la ĝermon kaj reston de la ŝelo, tiel kreante blankan rizon. La rizosemoj ofte estas vaporigataj aŭ boligataj ĝis molaj kaj manĝeblaj, kaj poste ili povas esti frititaj en legoma oleobutero.

Blankan rizon oni povas mueli en farunon, kiu ofte kunvenas por personoj kiuj sekvas senglutenan dieton. La faruno estas uzata en multaj trinkaĵoj kiel rizlakto kaj sakeo.

Rizobrano (nomata nuka japanlingve) estas valora varo en Azio, kaj estas uzata por multaj ĉiutagaj bezonoj. Oni povas ekstrakti el la brano sanan oleon. Alia uzo estas fari specon da piklataj legomoj.

Kiel krevmaizo kaj aliaj grenoj, rizo povas esti pufata. Por krevi rizon, oni devas varmigi la grajnojn en malalt-prema ujo. Dum varmado, la akvo de ĉiu grajno plivolumeniĝas, sed estas entenata pro la perikarpo de la grajno. Kiam la premo en la grajno rompas la perikarpon, la grajno pufas.

Nutra informo

Preparado de paelo.
En 100 g de
kuirata rizo
Sovaĝa Blanka
mezgrajna
Bruna
mezgrajna
Energia kontribuaĵo 423 kJ 544 kJ 469 kJ
el kiu: karbonhidrato 352 kJ 499 kJ 407 kJ
el kiu: graso 11,9 kJ 7,4 kJ 29,1 kJ
el kiu: proteino 59,3 kJ 38,1 kJ 33,1 kJ

Rizo enhavas malgrandajn nivelojn de saturataj grasoj, kolesterolo, kaj natrio. Ĝi estas bona fonto de mangano.

Fonto: http://www.nutritiondata.com (anglalingva)

Modifado

Rizo proksime Mantuo

Genetike modifita rizo

Saneco

"Ora Rizo", aŭ angle Golden Rice, estas rizo, genetike modifita de germanaj profesoroj Ingo Potrykus kaj Peter Beyer ĉe la svisa Federala Instituto de Teknologio. Tiu ĉi rizo estas riĉigata je vitamino A, kaj, laŭ la inventintoj, povas agi kontraŭ la blindeco kiu afliktas ĉiujare kelkan duon-milionon da homoj, pro manko de tiu vitamino, kaj eviti la unu ĝis du milionojn da mortoj ĉiujare pro la sama kialo.

Kontraŭparazitaĵoj

Ĉinio, monde la unua rizproduktanta kaj konsumanta lando, volas surmerkatigi GM-an rizon ekde 2006 (laŭ la revuo Science [Scienco]). Temas pri du varioj kiuj estas rezistaj kontrau rizpiraloj (larvoj de tineoj), la unua pro genoj transplantitaj el grunda bakterio Bacillus thurigiensis, la dua el negr-okula fabo, aŭ rizfabo (Dolichos umbellatus) (ĉine: 米豆). Dum 2001 ĝis 2003 agroprovoj elmontris 80% malgrandigon de uzo de kemiaj kontraŭparazitaĵoj, pozitivan efikon sur la sano de la agrikulturistoj, kaj plibonigon de produktiveco (de 6 360 kg/ha kontraŭ 6 150 kg/ha por la kutimaj rizvariantoj). Ĉinio jam estas la plej granda produktanto de GM-a kotono, sed tiu estas la unua fojo kiam GM-aj produktaĵoj estas tiele grandskale vendota en la merkato de homa nutrado.

Sengenetike modifita rizo

Akvo- kaj salecrezistado

En decembro 2009 estis sciigita ke esploristoj ĉe la Bangladeŝa Esplorinstituto pri Rizo (angle BRRI) preskaŭ finis siajn laborojn laŭ kreado de tri novaj rizovarioj, kiuj povos supervivi la ĉiujaraj inundoj, kiuj subakvikas pli ol 20 % de la lando (pli ol du milionoj da hektaroj). Dume kutimaj rizovarioj mortas post du- aŭ tritaga restado en akvo, testoj montras, ke la novaj specioj povas supervivi pli longe ol du semajnoj. Tio estas precipe aktuala, se konsiderus tutmondan varmiĝon, kiu povas pligrandigi inundojn. Unu el la varioj, nomata "Swarna-Sub1", jam estis enkondukita sukcese en Barato. La sciencistoj ne uzis genetikan modifadon, enkondukinte inundorezisteman genon en malsamajn rizovariojn tra hibridigaj teknikoj.

Laboro ankaŭ estas farita por evoluigi rizon kiu povos kreski en sala akvo, kio helpos kultivistojn en marbordaj lokoj, kie la leviĝanta marnivelo minacas inundi bienlandon. Laŭ donitaĵoj disponigitaj en septembro 2009, ĝis 20 milionoj da homoj en malalta Bangladeŝo estas minacataj de la leviĝanta marnivelo en la 2010-aj jaroj.

Projekton partoprenis sciencistoj el multaj landoj, kiuj kune laboras tra la Internacia Esplorinstituto pri Rizo en la Filipinoj. Financis la projekton la Fonduso Bill kaj Melinda Gates.[2]

Eksteraj ligiloj

Esperanto

greke MU Binghua: ĈINIO: Superrizo vivtenos pli da ĉinoj el Monato (2003/7, p. 10)

Plurlingvaj

greke Internacia jaro de rizo 2004 (angle, ĉine, france, hispane, itale kaj japane) - de la FAO.

Anglalingvaj

greke Rizo kaj ekologia agrikulturo (de la Institute of Science in Society) greke International Rice Research Institute (IRRI) (Internacia instituto por esplorado pri rizo) greke Pri "Ora Rizo" de Ag-Biotech Infonet, ne-komerciala retejo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Herbert Wilhelmy: Reisanbau und Nahrungsspielraum in Südostasien, Verlag Ferdinand Hirt, Kiel 1975, ISBN 3-554-60105-5.
  • P. Anping: Notes on new advancements and revelations in the agricultural archaeology of early rice domestication in the Dongting Lake region. In: Antiquity. 72, 1998, S. 878–885.
  • Gary W. Crawford, Chen Shen: The origins of rice agriculture: recent progress in East Asia. In: Antiquity. 72/4, 1998, S. 858–866.
  • Dorian Fuller: An agricultural perspective on Dravidian historical linguistics: archaeological crop packages, livestock and Dravidian crop vocabulary. In: Peter Bellwood, Colin Renfrew: Examining the farming/language dispersal hypothesis. Cambridge 2002, S. 191–213.
  • Ian Glover, Charles Higham: New evidence for early rice cultivation in South, Southeast and East Asia. In: Don R. Harris (eld.): The origins and spread of agriculture and pastoralism in Eurasia. London 1996, S. 413–441.
  • Charles Higham: The transition to rice cultivation in Southeast Asia. In: T. D. Price, Ann Gebauer (Hrsg.): Last hunters, first farmers. Santa Fe 1995, S. 127–156.
  • Charles Higham, Tracey Lu: The origins and dispersal of rice. In: Antiquity. 72/4, 1998, S. 867–877.
  • Charles Higham: Languages and Farming dispersals: Austroasiatic languages and Rice cultivation. In: Peter Bellwood, Colin Renfrew: Examining the farming/language dispersal hypothesis. Cambridge 2002, S. 223–232.
  • Franklin H. King: 4000 Jahre Landbau in China, Korea und Japan. Edition Siebeneicher, München 1984, ISBN 3-922201-05-9.
  • Zh. Juzhong, W. Xiangkun: Notes on the recent discovery of ancient cultivited rice at Jiahu, Henan Province. In: Antiquity. 72/4, 1998, S. 897–901.
  • MacNeish u. a.: Second annual Report of the Sino-American Jianĝi origin of Rice project (SAJOR). Andover, USA 1997.
  • International Rice Genome Sequencing Project, The map-based sequence of the rice genome. En: Nature. 436, S. 793–800 (11. August 2005) (reta teksto)
  • Kuenzer, C. kaj K. Knauer, 2013: Remote Sensing of Rice Crop Areas – A Review. International Journal of Remote Sensing, 34:6, 2101-2139, COI:10.1080/01431161.2012.738946
  • Watson, Andrew (1983). Agricultural innovation in the early Islamic world. Cambridge University Press. ISBN 0-521-06883-5.

Bildaro

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.