Rizpano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana rizpano.
Japana rizpano.

Rizpano (en japana 米粉パン) estas bakita preparaĵo de pasto de rizfaruno. Ĝi estas surogato de la pano en kelkaj lokoj de Azia kuirarto. Ĝi estas tre populara en Japanio (aparte en la Gubernio Totoro),[1]​ En aliaj landoj kiel Vjetnamio oni prilaboras la Bánh mì uzante miksojn de tritiko kaj rizo en ties pastoj. Temas pri produkto kreita kiel surogato de la tritikpano. La problemo por la formado de la pasto de rizfaruno estas la foresto de gluteno kiu ne ebligas krei spongecajn pastojn kiuj retenas la gasojn de la fermentado.[2]​ Tio faras ilin la ideala kompano por la personoj kiuj suferas sensivecon al gluteno, same kiel al kelkaj cerealoj.[3]​ Ekzistas ankaŭ alia variaĵo kreita en Santa Cruz, Bolivio, en kiu oni uzas rizfarunon kaj iom da manioko kiel bazo, kaj tiel la rizpano estas tre populara ĉe Santa Cruz, Beni kaj Pando kie abundas la manioko; en Santa Cruz estas ofta baki ĝin sur lignofajro kaj sur bananfolioj por atingi specifan guston.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Proceedings of the FAO Rice Conference 2004: Rice in Global Markets, p. 64
  2. Catharina Y.W. Ang,Keshun Liu, Yao-Wen Huang, (1999), Asian Foods: Science and Technology, Eld. Technomic, Unua eld., p. 14
  3. Eimear Gallagher, (2009), Gluten-Free Food Science and Technology, Unua eld., p. 213