Rjukjua eritako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rjukjua eritako
Rjukjua eritako, ino
Rjukjua eritako, ino

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Erithacus
Specio: E. komadori'
Erithacus komadori
(Temminck, 1835)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rjukjua eritako (Erithacus komadori; Japane: アカヒゲ Akahige) estas paseroforma birdo kaj kantbirdo en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas insektomanĝanta birdo el malgranda genro Erithacus kiu enhavas nur la tre konatan specion de la Eŭropa ruĝgorĝulo, la pli proksiman ankaŭ orientazian specion de la Japana ruĝgorĝulo kaj tiun kiu estas endemian en eta insularo japania nome Rjukju-Insuloj. Ĵusaj studoj sugestas, ke la du orientaziaj ruĝgorĝuloj apartenas al nova genro kiu unuigu ilin kun kelkaj orientaziaj membroj de la najtingaloj de la genro Luscinia kiaj la Blua siberia najtingalo (Seki, 2006).

La specifa nomo komadori estas iom konfuziga; Rjukjua erikato havas japanan komunan nomon Akahige kaj specifan nomon komadori. Aliflanke Japana ruĝgorĝulo havas japanan komunan nomon Komadori kaj specifan nomon akahige. Ĉar oni mise registris iliajn specifajn nomojn.

Erithacus komadori - National Museum of Nature and Science, Tokyo - DSC07033.JPG
Erithacus komadori - National Museum of Nature and Science, Tokyo - DSC07033

Temas pri sufiĉe diferenca specio disde la aliaj du samgenranoj nome la Eŭropa kaj la Japana ruĝgorĝuloj kiuj havas laŭ tiuj nomigoj ruĝajn vizaĝon, gorĝon kaj bruston. Ĉe tiu specio tiu parto (ĝis la okulo) estas tute nigra, kio malebligas la nomon de ruĝgorĝuloj por tiu specio kaj anstataŭe indas nur la adapto de la scienca nomo eritakoj. Sed ĉiukaze temas pri ruĝecaj birdoj, ĉar la supraj partoj kiuj estas ĉu brunaj ĉe la eŭropa specio ĉu ruĝecbruna ĉe la japana en tiu estas tute ruĝecaj el la krono al la vosto. La limo inter la nigra brusto kaj la ventro estas tre kontrasta kaj la ventro pli blanka supre (anstataŭ griza kiel ĉe la japana specio) kaj iome centre, sed grize en la tutaj flankoj.

Laŭ Birdlife la populacio de la specio estas inter 80,000 kaj 90,000 birdoj, kio konsiderinte la limigitan teritorion, klasigas la specion kiel Preskaŭ Minacata. Ĉiukaze estas la plej abunda de la tieaj endemiaj birdoj. Oni agnoskas tri subspeciojn: subrufa kiu loĝas en la insuloj de Iŝigaki, Iriomote kaj Jonaguni (kie estas malmulte konata kaj eble estus nevalida subspecio); namiyei estas endemia de norda parto de Okinavo; kaj komadori kiu loĝas en la sudaj insuloj de Kagoŝima kaj Okinava insularo. Endanĝerigas la specion predantoj kiel enmetitaj mungotoj (Okinavo) kaj musteloj (Nakanoŝima) kaj habitatoperdo pro komerca lignoelproduktado.

Ili loĝas en densa subkreskaĵaro en marĉareoj kun riveraj ĉiamverdaj foliarbaroj kaj nestumas en fendoj aŭ inter radikoj el majo al aŭgusto. Ili loĝas ĉe 100-600 m en diversaj partoj de ties teritorioj. Ili estas parte migrantaj kaj vintre multaj birdoj translokiĝas al la sudaj insuloj de la arkipelago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Seki, Shin-Ichi (2006): The origin of the East Asian Erithacus robin, Erithacus komadori, inferred from cytochrome b sequence data. Molecular Phylogenetics and Evolution 39(3): 899–905. COI:10.1016/j.ympev.2006.01.028