Roanne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Roanne (stacidomo).
Roanne
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 42187 [+]
Poŝtkodo 42300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34 762  (2021) [+]
Loĝdenso 2 156 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 2′ N, 4° 4′ O (mapo)46.0361111111114.0680555555556Koordinatoj: 46° 2′ N, 4° 4′ O (mapo) [+]
Alto 269 m [+]
Areo 16,12 km² (1 612 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Roanne (Loire)
Roanne (Loire)
DEC
Roanne
Roanne
Situo de Roanne
Roanne (Francio)
Roanne (Francio)
DEC
Roanne
Roanne
Situo de Roanne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roanne [+]
vdr
La haveno de Roanne

Roanne (esperante Roano) [rŭAn'] estas franca urbo, situanta en la departemento Loire kaj en la regiono Rodano-Alpoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la liona regiono. La riverego Luaro, kiu donis la nomon de la departemento, tuŝas la urbon. Roanne situas je krucvojo inter Burgonjo, Aŭvernjo kaj Rodono-Alpoj.

Vojaĝi[redakti | redakti fonton]

Busokompanio STAR

Historio[redakti | redakti fonton]

Roanne aperis antaŭ la romia konkerado laŭ la nomo Rod-Onna ("la akvo kiu fluas") kiu iĝos Rodumna, kaj poste Rouhanne, kaj fine Roanne.

La urbo staras en strategia loko, kie la Luaro kvietiĝas post eliro de la granita kaj porfira gorĝo. Ĝi estas grava pasejo dum la gallo-romiana epoko, sed ekmalfortiĝas ĉirkaŭ la 10-a jarcento.

Dum la 12-a jarcento, grafo (Comte du Forez) estras la urbon kaj reriĉigas ĝin. Jam je la fino de la Mezepoko, la navigado sur la Luaro ludas gravan rolon en la disvolviĝo de la urbo ĉar ĝi ebligas eksportadon de lokaj produktaĵoj: vino, ceramiko, teksaĵo, kaj post 1705, karbo de Saint-Etienne. Roanne estas sur deviga vojo inter Liono kaj multaj francaj regionoj.

Konstruo de Canal de Roanne à Digoin inter 1832 kaj 1838 (55,6 km longa) en la valo de la Loire.

Roanne estas unu el la unuaj urboj, kiuj ricevis fervojon, jam je la 15-a de marto 1833. Samtempe, Roanne estas unu el la ĉefaj industriaj urboj de la lando danke al la malfermo de la kanalo Roanne-Digoin en 1838.

En 1917 arsenalo establiĝas en Roanne, kaj la industrio de la artefarita teksaĵo (rajono, fibrano) disvolviĝas de 1940. Dum la jardeko 1970, la ekonomia krizo malfortigas la urbon kaj ties regionon kiu sin turnas al novaj teknologioj, kaj ankaŭ al la turismo (skiado far 30 km, plezurŝipo, verda turismo, gastronomio, vinologio...).

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2004 2006
51734 53385 55198 48708 41759 38896 36400 36100

Famuloj[redakti | redakti fonton]

>> Arto

>> Manĝarto

  • Familio Troisgros, kuiristoj en la same nomita fama restoracio

>> Scienco

Monumentoj kaj turistaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Muzeo Joseph Déchelette (arto kaj arkeologio), luksa domo de la 18-a jarcento
  • Kapelo Sankta Nikolao de la riverŝipistoj (Saint-Nicolas des mariniers, 1630)
  • Ĉefturo, 12-a jarcento (ejo de la turisma oficejo)
  • Gallo-romanaj vestiĝoj (potistaj fornoj)
  • Karolidaj vestiĝoj (baptejoj malkovritaj en 2005)
  • Ponto sur la Luaro (far inĝeniero P. B. De Varaigne, 1834)
  • Akvoponto Pisserot, kiu kondukas riveron Oudan super la kanalo (inĝeniero Léonce-Abel Mazoyer, 1897)

Ĝemelecoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]