Rob Keetlaer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rob Keetlaer
Persona informo
Lingvoj nederlandaEsperantoangla
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Okupo
Okupo esperantisto
TTT
Retejo https://www.robkeetlaer.nl/
vdr

Rob KEETLAER (naskiĝis en Noord-Scharwoude) estas nederlanda esperantisto.

Li ekstudis ĥemion ĉe la Universitato de Amsterdamo. Post la studo li transiris al informadiko, en kiu fako li trovis laboron en la sudo de Nederlando. Pro la laboro li do transloĝiĝis al Best. Profesie li nuntempe okupiĝas ĉefe pri grandaj datumbazoj. En sia libera tempo li volonte okupiĝas pri dancado, ludado kaj promenado.

Li jam sciis pri Esperanto pli frue, sed nur iom serioze eklernis la lingvon en la jaro 1980 dum li studis, ĉar aperis mencioj pri kurso en la universitato. Ekde 1986 li pli-malpli regule ĉeestas Esperanto-renkontiĝojn. Tie li lastajn jarojn volonte kombinas la lingvon kun aliaj ŝatokupoj: li dancas (kaj tion instruas), kaj li kunportas kaj uzas ludojn (kaj regularojn tradukas).

En la jaro 2006, dum la Printempa Semajno Internacia, Yves Nevelsteen entuziasmigis lin pri Vikipedio. Ekde tiam li de tempo al tempo kontribuas, ĉefe al la esperanta sed ankaŭ fojfoje al aliaj Vikipedioj. Lastatempe tamen li pli okupiĝas pri propra interreta projekto: reta proverbaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]