Robert-Majer-Gimnazio Hejlbrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


La Robert-Majer-Gimnazio Heilbrono (mallonge RMG) estas gimnazio en Hejlbrono, Baden-Virtembergo. La lernejo originas de la historia Karl-gimnazio. La lernejo ricevis en 1938 la nomon de Robert Majer, germana fizikisto, kiu naskiĝis en Hejlbrono. 

La ejo estis konstruita inter la jaroj 1887 ĝis 1914 kaj estas unu el la plej gravaj konstruaĵoj de historiisma stilo en Hejlbrono. Ekde 1914, sur la tegmento troviĝas stelobservatorio.