Robert Alexander Falla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Alexander Falla
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1901 (1901-07-21)
en Palmeston-Nordo
Morto 23-an de februaro 1979 (1979-02-23) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Nov-Zelando
Alma mater Auckland Grammar SchoolUniversitato de Aŭklando
Familio
Edz(in)o Elayne Mary Falla
Okupo
Okupo esploristo • ornitologo • fotisto • direktoro
vdr

Siro Robert Alexander Falla (21a Julio 1901 – 23a Februaro 1979) estis muzea administristo kaj ornitologo de Novzelando.

Li estis helpa zoologo kun la Brita, Aŭstralia kaj Novzelanda Antarkta Priserĉa Ekspedicio (BANZARE en angla, BANZAPE en Esperanto) estre de Siro Douglas Mawson 1929-1931.[1] Li estis fondinta Prezidento de la Ornitologia Societo de Novzelando. Li engaĝiĝis en la organizo de la militepoka ĉeantarkta Cape Expedition por gardado de la marbordo dum 1941-1945.

Li plenumis postenoin en diversaj novzelandaj muzeoj inklude Direktoro de la Muzeo de Canterbury el 1936[2] kaj Direktoro de la Muzeo de Novzelando Te Papa Tongarewa, Wellington, 1947-1966. Li estis membro de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologia Unio (RAOU), Prezidento 1951-1952.[3]

Li priskribis la specion de la Pikrofta petrelo, Pterodroma pycrofti kaj la Vanuatua petrelo nomiĝas alternative Petrelo de Falla. Krome estas la Skinko de Falla Oligosoma fallai nomita en lia honoro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Papers Past — Evening Post — 7 August 1930 — ANTARCTIC RESEARCH. paperspast.natlib.govt.nz (1930).
  2. Evening Post — 1a Decembro 1936 — CANTERBURY MUSEUM. paperspast.natlib.govt.nz (1936). Alirita 20a de Oktobro 2011.
  3. Robin, Libby. (2001). The Flight of the Emu: a hundred years of Australian ornithology 1901-2001. Carlton, Vic. Melbourne University Press. ISBN 0-522-84987-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]