Robert Anthony Salvatore
| Robert Anthony Salvatore | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 20-an de januaro 1959 (67-jaraĝa) en Leominster | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Ŝtata Universitato Fitchburg Leominster High School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Geno Salvatore (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | R.A. Salvatore vd | ||||
| Okupo | verkisto • sciencfikcia verkisto • romanisto • verkisto de rolludo | ||||
| Aktiva dum | 1982– vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | list of Forgotten Realms characters vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert Anthony SALVATORE (naskita la 20-an de januaro 1959 en Leominster, Masaĉuseco) estas usona verkisto, plej konata pro The DemonWars Saga, siaj romanoj en la serio Forgotten Realms (en kiu li kreis la faman rolulon Drizzt Do'Urden), kaj Vector Prime (la unua romano en la serio Star Wars : The New Jedi Order). [1][2]
Verkado
[redakti | redakti fonton]Salvatore kutime publikigas siajn librojn en serioj de tri ĝis kvin volumoj. Interalie, li verkis romanojn okazantajn en la fikcia mondo de la Forgesitaj Regnoj kaj la universo de Stelmilito. Li ankaŭ verkis la intrigon por la ago-aventuro Forgotten Realms: Demon Stone, publikigita komence de 2005, kaj evoluigis la fonan scenaron por la rolludo Kingdoms of Amalur: Reckoning. En 2003, li estis enkondukita en la Origins Award Hall of Fame.
La plej longa sagao rakontas la historion de Drizzt Do'Urden kaj liaj kunuloj. Ĝi konsistas el pluraj volumoj, kiuj estis iom post iom kompilitaj en individue publikigitajn volumojn. La vasta plimulto sekvas la centran fadenon de la aventuroj de Drizzt, la malhela elfo, kvankam kelkaj rakontas la historiojn de la kunuloj aŭ malamikoj de Drizzt aparte.
Por la sagao Star Wars li verkis Vector Prime , The New Jedi Order 1, 2 & 3 (kun Michael Stackpole ) kaj Attack of the Clones , kiu estas parto de la antaŭhistoria trilogio verkita kune kun Terry Brooks kaj Matthew Stover . Li ankaŭ estas la kreinto de la scenaro por la videoludo "Kingdom of Amalur Reckoning" (PC, PS3, XBOX360).
Kelkaj kritikistoj asertas, ke la libroj de Salvatore havas tro malmulte da enhavo kaj ke li tro multe fokusiĝas al la batalscenoj, sed la plej multaj laŭdas liajn bonegajn priskribojn kaj detalojn kaj dum kaj ekster bataloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wizards of the Coast press release
- ↑ "How R.A. Salvatore Helped Bring Icewind Dale to Games Again for Dark Alliance", Gizmodo Australia, Gizmodo, 21 June 2020. (en-AU)

