Robert Biedroń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
d-ro Robert Biedroń
Robert Biedroń
pola GLAT-aktivulo, maldekstra politikisto,
membro de la Pola Parlamento kaj
membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), esperantisto, urbestro de Słupsk
Balota distrikto n-ro 26 de Slupsko ĝis Gdynia

Naskiĝo 13-a de aprilo 1976
en Rymanów apud Krosno
Nacieco polo
Politika partio Ĝis la jaro 2014 en partio Via Movado (transformita de Movado de Palikot)
Religio ateisto
TTT robertbiedron.pl
v  d  r
Information icon.svg
d-ro Robert Biedroń, foto el la jaro 2013
d-ro Robert Biedroń, foto el la jaro 2014
Robert Biedroń dum la Eŭropa Parado en Varsovio en 2009
d-ro Robert Biedroń (tria de maldekstro) en la panelo de la ekspertoj dum la 8-a Eŭropa Ekonomia Forumo en Lodzo en la jaro 2015
Andrzej Rozenek, Anna Grodzka i d-ro Robert Biedroń dum la apog-agado por la infanaĝaj gejoj en Rusio (2013)
Krzysztof Nowak kaj Robert Biedroń dum la Egalec-Parado en la jaro 2003 antaŭ la Pola Sejmo en Varsovio

Robert BIEDROŃ (naskiĝis la 13-an de aprilo 1976 en Rymanów apud Krosno) estas pola GLAT-aktivulo, publicisto, esperantisto kaj politikisto iam ligita kun Movado de Palikot kiu de la jaro 2013 nomas sin Via Movado, la 30an de novembro 2014 dum municipaj balotoj li estis elektita urbestro de Słupsk, probable la plej konata samseksemulo en Pollando. Ekde 2011 li estis membro de la Pola Parlamento, la unua malferme samseksema pola parlamentano. Ekde 2012 li estis la ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), kaj ekde 2013 li estas ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) ([1], [2]).

"2017 LA JARO DE ZAMENHOF EN SŁUPSK" - laŭ lia iniciato la Urba Konsilantaro de Slupsko la 25-an de januaro 2017 unuanime decidis la jaron "2017 LA JARO DE ZAMENHOF EN SŁUPSK", dum la kunsido de la Konsilantaro li substrekis la aktivadon de forta E-movado dum multaj jaroj de la jaro 50-aj de la 20-a jc kaj nun ĉefe aktivado de EDE-Pollando ([3], [4], [5], [6], [7], [8]).


Biografio[redakti | redakti fonton]

Edukado kaj profesia aktiveco[redakti | redakti fonton]

Diplomito kun atestilo pri kompletigo de studoj sed ne licenciulo nek magistro de civila kodekso en Jagelona Universitato (1999). Li finis la Fakultaton de Politika Scienco en la Varmio-Mazurio Universitato en Olŝtino / Olsztyn (2000). Diplomito kun la titolo bakalaŭro pri ekonomio ĉe Kazimierz Pułaski Teknika Universitato de Radom (2001 kaj 2010). Li ricevas la kompletigdiplomon de Varsovia Lernejo por Politikaj Gvidantoj (2010). Li finis kurson en la Lernejo de Homrajtoj ĉe la Fondaĵo de Helsinka Komitato por Homaj Rajtoj. En la 2006 jaro li komencis doktoriĝ-studon ĉe Fakultato de Politika Scienco de la Akademio de Humanismo en Pułtusk, d-ro de Politika Scienco de la 2011 jaro. Li estas la posedanto de "AdPublik"-eldonejo. Liaj multaj gazet-artikoloj aperas en "Gazeta Wyborcza" [gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto), "Trybuna" [tribuna], (esperante Tribuno), "Polityka" [politika], (esperante Politiko) kaj "Rzeczpospolita" [ĵeĉpospolita], (esperante La respubliko). Li fondis kaj estas la posedanto de Ĉekarpatia Instituto, gvidis ankaŭ la televidprogramon "Robert Biedroń subjektive" en Pino TV kaj estinte jam Urbestro de Slupsko nun li kreis kaj mem persone gvidas: #TelevidoBIEDROŃ ([9]), spektu jam la 8-an programon.

Socia kaj politika agado[redakti | redakti fonton]

Post la fino de universitato li tre aktivas en la sociaj organizaĵoj por la homaj rajtoj. Li estas kunfondinto kaj la unua prezidanto (2001-2009) de Kampanjo Kontraŭ Gejfobio, unu el la polaj GLAT-organizoj, aktivis ankaŭ en Lambda kaj dum lia restado en Britio en OutRage! Distingita de GLAT-organizo per la "Ĉielarka Laŭro" (2003) kaj per la titolo "La Homo de Ĉielarko" (2004). Li estas honora ano de la Societo "Laborejo de Diverseco" kaj la ano de la konsilio ĉe la "Fondaĵo de Egaleco" Aktivas ankaŭ estinte la ano de program-konsulta konsilio ĉe la Registara Prokuristo por la Egal-statuso de Viroj kaj Virinoj.

Li estis membro de Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj en la 2005 la unuan fojon kandidatiĝis en la balotoj al la Pola Parlamento. Tiam li ne estis elektita, ricevis 1 686 voĉojn (0,22% el ĉiuj voĉoj en la varsovia distrikto). En 2011 AdDM proponis al li denove kandidatiĝi, sed Biedroń rifuzis pro la malalta loko ĉe la balotlisto. Tiu ĉi rifuzo estis publikigita en amaskomunikiloj kaj lige kun ĝi Janusz Palikot proponis al Robert Biedroń la unuan lokon ĉe la gdanska balotlisto de Movado de Palikot (nun la Via Movado) en la balot-distriko n-ro 26 kun sidejo en Gdynia. Li akceptis tiun proponon kaj estis elektita, ricevante 16 919 voĉojn (t.e. 3,73% el ĉiuj voĉoj en la distrikto) al la Sejmo de la 7-a periodo.

En la jaro 2014 la semajna revuo "Polityka" [politika], (esperante Politiko) laŭ la ranglisto farita inter la polaj parlament-ĵurnalistoj menciis lin inter 10 la plej bonaj parlamantanoj, substrekante lian laboremon, kulturon kaj grandan laboron faritan en la parlamenta komisiono pri justico.

La 30-an de novembro 2014 dum la municipaj balotoj en Pollando el la listo de Via Movado li estis elektita kiel urbestro en la urbo Słupsk, iam vojevodia urbo, nun ĝi troviĝas en Pomerio.

Laŭ lia iniciato la Urba Konsilantaro de Slupsko la 25-an de januaro 2017 unuanime decidis la jaron "2017 LA JARO DE ZAMENHOF EN SŁUPSK", dum la kunsido de la Konsilantaro li substrekis la aktivadon de forta E-movado dum multaj jaroj kaj nun ĉefe aktivado de EDE-Pollando ([10], [11], [12], [13]).

Distingoj[redakti | redakti fonton]

De la jaro 2016 li estas kavaliro de la franca Nacia Ordeno de Merito (Francio) (vidu la apudan foton de la ordeno).

PorEsperanta aktiveco[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

Dum sia junaĝo li mem eklernis Esperanton ([14]), kiel parlamentano en majo 2012 li certigis la aliĝon al la kreota en Pola Parlamento la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), kunlaboras kun anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) en Szczecin, Gdynia kaj en Malbork. Fine de la jaro 2012 li estis kunfondinto de PGAE.

La 18-an de junio 2012 en la parlamenta oficejo en Gdynia, ĉe la str. Mściwoja 9 okazis unuhora kaj fruktodona renkontiĝo kun la anoj de EDE-Pollando Kazimierz Krzyżak kaj Eduardo Kozyra. Rezulte de la renkontiĝo en la E-etoso, parte eĉ en Esperanto, la parlamentano preparos proponon de la rezolucio de Pola Sejmo okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto, do en julio 2012. Krome parlamentano strebos, ke la 6-monata Esperanto-kurso en Pola Parlamento (aparte en Senato kaj Sejmo) okazu komence de oktobro 2012 - kiun li ankaŭ frekventos por refreŝigi sian konon de Esperanto. Li frekventas la renkontiĝojn de E-klubo ĉe "Riviera" en Gdinio. Antaŭ la oficiala inaŭguro en Pola Parlamento de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), E-ekspozicio kaj Konferenco pri Esperanto en Pola Senato li sendis la mesaĝon kun bedaŭro, ke li ne povos partopreni persone pro la oficiala ĉeesto en delegacio de Pola Sejmo en Londono, petante ke Vicprezidantino de Sejmo Wanda Nowicka reprezentu lian partion t.e. la Movado de Palikot en tiu grava evento la 17an de oktobro 2012. Nun li estas ano de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), kies Prezidanto estas Edmund Wittbrodt. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt, parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (vicprezidantino de PGAE), Vic-Prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, geparlamentanoj de Pola Sejmo: universitata profesoro, poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, Teresa Hoppe ... kaj pluraj aliaj.

Jen la ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): ([15]) (en la pola).

Jen la parlamentana raporto de Robert Biedroń por la jaro 2012: ([16]) en ĝi estis menciita la jena E-agado:

<<W czerwcu nawiązałem współpracę z przedstawicielami organizacji działających na rzecz propagowania języka esperanto (EDE-PL i klub esperancki działający przy „Rivierze” w Gdyni). Wstąpiłem także do sejmowego Zespołu Parlamentarnego Wspierania Esperanta, który powstał m.in. z inicjatywy gdyńskich działaczy EDE-PL.>> Traduko: <<En junio mi ekkomecis kunlaboron kun la reprezentantoj de la E-organizaĵoj agantaj por disvastigi Esperanton (Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-Pollando kaj kun la E-rondo ĉe la marista klubejo „Riviera” en Gdinio). Mi aliĝis al la sejma Parlamenta Grupo Subtenanta Esperanton, kiu estis kreita i.a. de la iniciato de gdiniaj anoj de EDE-Pollando.>> Krome en Bjalistoko: <<Interwencja poselska do Dyrektora Centrum im. Ludwika Zamenhofa w Białymstoku w sprawie organizacji projektu „Żywa Biblioteka”.>> Traduko: <<Mi faris la parlamentanan intervenon al la Direktoro de la Centro je la nomo de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko okaze de realigado de la projekto „La Vivanta Biblioteko”.>>

La 22-an de julio 2013 li aliĝis al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando).

La 3-an de julio 2014 li interpelaciis, t.e. publike demandis al ministro pri edukado por Esperanto, interpelacio n-ro 27232: ([17])

La 15an de januaro 2015 okazis la inaŭguro de la Senata E-Ekspozicio en la Pomeria Akademio sub la Patroneco de la Rektoro kun lia persona ĉeesto, okaze de la vernisaĝo Robert Biedroń renkontiĝis kun la kunordiganto de la Ekspozicio kaj vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra por inviti la Ekspozicion al la galerio en la Urba Oficejo de Słupsk en la jaro 2016, la interparolon ĉeestis la doktoriĝ-kandidato en la Pomeria Akademio Mariusz Borysiewicz kiu fakte periis en la invito de la Ekspozicio al Słupsk. La 19an de januaro 2016 li renkontiĝis denove en sia Urba Oficejo kun prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra, kaj i.a. sekretario de EDE Mariusz Borysiewicz kaj Stanisław Bekier. Dum la labor-kunsido oni priparolis la vernisaĝon de la Senata E-ekspozicio en la Urbodomo, eldonadon de E-prospektoj pri urbo Slupsko kaj promesis helpi skribi projekton de la E-konfereno en Słupsk kadre de la Baltia Regiono. Li ankaŭ promesis konvinki kelkajn parlamentanoj (ekz. Grzegorz Furgo) al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) de la nuna ofic-periodo ([18]).

Laŭ lia iniciato la Urba Konsilantaro de Slupsko la 25-an de januaro 2017 unuanime decidis la jaron "2017 LA JARO DE ZAMENHOF EN SŁUPSK", dum la kunsido de la Konsilantaro li substrekis la aktivadon de forta E-movado dum multaj jaroj kaj nun ĉefe aktivado de EDE-Pollando ([19], [20], [21], [22], [23], [24]).

La 24an de aprilo 2017 okazis la ĉefa E-konferenco en Urbodomo de Słupsk okaze de la 2017 LA ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK. La konferencon organizis EDE-Pollando kunlabore kun Urbestro de Słupsk d-ro Robert Biedroń kaj komencis la konferencon la arta programo dum kiu prezentis la E-kantojn la infanensemblo "Słoneczka" / "Sunetoj" kaj junular-koruso "Fantazja" / "Fantazio". Dum la E-konferenco la inaŭguran prelegon faris Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń (esperantisto), Kazimierz Kleina kiu reprezentis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE), la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński (esperantisto), prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (esperantisto), baratano, prof. de la angla Shankar Dasgupta (esperantisto), prof. de la angla el la Supera Ekonomia Altlernejo en Malbork Maria Kozłowska (eperantistino), direktorino Anetta Dropińska-Pawlicka (esperantistino) de la Elementa Lernejo n-ro 7 el Poznano en kiu de du jaroj estas oficiale instruata lingvo Esperanto, prezidantino de Germana Esperanto-Junularo Michaela Stegmaier (esperantistino) el la Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, la lasta prezidanto de E-klubo en Słupsk funkcianta dum la jaroj 1956-1998 Henryk Wower (esperantisto), kaj aliaj esperantistoj el Gdańsk, Gdynia, Łowicz, Malbork, Mełpin, Olsztyn, Słupsk, Szczecin, Wągrowiec kaj Wejherowo. En la konferenco partoprenis ankaŭ Starosto de Słupsk Zdzisław Kołodziejski, Vicestarosto de Słupsk Rafał Konon, Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska kaj direktoroj de kelkaj fakoj (ekz. pri kulturo, edukado) en la Urbodomo en Słupsk kaj profesoroj de Pomeria Akademio en Słupsk kaj direktoroj de kelkaj mez- baz-lernejoj. Post la E-konferenco Senatano Kazimierz Kleina kun Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra metis florojn ĉe la Zamenhof-monumento kaj ili ambaŭ malkovris dulingvan memortabulon "GRAB ZAMENHOFA - KARPENO"- la novan ZEOn en Słupsk kun la ĉeesto de kelkdeko da partoprenantoj de la konferenco kaj multaj mediatoj ([25], [26], [27], [28], [29],[30]).

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Lia vivpartnero estas Krzysztof Śmieszek, kiu ankaŭ estas ano de Kampanjo Kontraŭ Gejfobio.

Alia aktiveco[redakti | redakti fonton]

  • Li gvidis sian propran programon en Pino TV, "Robert Biedroń subiektywnie" (Robert Biedroń subjektive).
  • De 15 jaroj li estas honora sango-donanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 2007: Tęczowy elementarz (Esperante: La ĉielarka alfabetlibro)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://eo.wikipedia.org/wiki/Pola_Asocio_E%C5%ADropo_-_Demokratio_-_Esperanto
  2. http://bialystok.wyborcza.pl/bialystok/7,35241,21580870,biedron-nikt-nie-ubierze-mnie-w-swoj-garnitur-prezydent-slupska.html#MTstream
  3. http://www.robertbiedron.slupsk.edu.pl/esperanto/
  4. http://plus.poranny.pl/wiadomosci/a/biedron-ma-naszego-zamenhofa-a-bialystok-ludwika-nie-chcial,11728384
  5. https://www.facebook.com/RobertBiedron/?fref=ts
  6. http://bialystok.wyborcza.pl/bialystok/1,35241,21293880,zamenhof-ponad-podzialami-nie-u-nas-a-w-slupsku.html
  7. https://www.facebook.com/RobertBiedron/photos/pb.223507664353257.-2207520000.1485457420./1308373765866636/?type=3&theater
  8. http://mediumpubliczne.pl/2017/01/radni-pis-chcieli-zamenhofa-wybitny-lekarz-mial-podobne-pomysly-tych-stworzyly-system-totalitarny-xx-wieku/
  9. https://www.facebook.com/hashtag/televidobiedro%C5%84?source=feed_text&story_id=1921424641423540
  10. http://plus.poranny.pl/wiadomosci/a/biedron-ma-naszego-zamenhofa-a-bialystok-ludwika-nie-chcial,11728384
  11. https://www.facebook.com/RobertBiedron/?fref=ts
  12. http://bialystok.wyborcza.pl/bialystok/1,35241,21293880,zamenhof-ponad-podzialami-nie-u-nas-a-w-slupsku.html
  13. https://www.facebook.com/RobertBiedron/photos/pb.223507664353257.-2207520000.1485457420./1308373765866636/?type=3&theater
  14. http://wyborcza.pl/1,135424,17083059,Zelazny_facet__Kim_jest_Robert_Biedron_.html
  15. http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html
  16. http://robertbiedron.pl/wp-content/uploads/2012/11/Raport-www.pdf
  17. https://mojepanstwo.pl/dane/sejm_interpelacje/31633,interpelacja-nr-27232-sprawie-jezyka-esperanto
  18. https://www.facebook.com/1748862638679742/photos/a.1754529238113082.1073741828.1748862638679742/1754529381446401/?type=3&theater
  19. https://m.facebook.com/groups/607962425975315?view=permalink&id=1033344753437078&_ft_=qid.6380296935726089492%3Amf_story_key.1033344753437078%3Atop_level_post_id.1033344753437078%3Atl_objid.1033344753437078
  20. http://plus.poranny.pl/wiadomosci/a/biedron-ma-naszego-zamenhofa-a-bialystok-ludwika-nie-chcial,11728384
  21. https://www.facebook.com/RobertBiedron/?fref=ts
  22. http://bialystok.wyborcza.pl/bialystok/1,35241,21293880,zamenhof-ponad-podzialami-nie-u-nas-a-w-slupsku.html
  23. https://www.facebook.com/RobertBiedron/photos/pb.223507664353257.-2207520000.1485457420./1308373765866636/?type=3&theater
  24. http://mediumpubliczne.pl/2017/01/radni-pis-chcieli-zamenhofa-wybitny-lekarz-mial-podobne-pomysly-tych-stworzyly-system-totalitarny-xx-wieku/
  25. http://www.slupsk.pl/rok-2017-rokiem-zamenhofa-konferencja-w-ratuszu-62755/
  26. http://www.gazetakaszubska.pl/71519/jezyk-esperanto-byl-tematem-rozwazan-slupskim-ratuszu
  27. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/esperanto-moze-byc-popularniejsze-niz-jest,12015393/
  28. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/3/
  29. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/2/
  30. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/czy-esperanto-bedzie-nauczane-w-slupskich-szkolach-wideo,12020482/