Robert Burns
Robert BURNS | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de januaro 1759 en Alloway, Ayrshire, Skotlando | ||||
Morto | 21-an de julio 1796 en Dumfries, Skotlando | ||||
Mortis pro | denaska kardiopatio [#] | ||||
Tombo | St Michael's Church, Dumfries [#] | ||||
Etno | skotoj [#] | ||||
Lingvoj | Skota lingvo • angla lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jean Armour [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Poeto, kantoteksisto, kultivisto | ||||
Verkado | |||||
Literatura movado | Romantikismo | ||||
Verkoj | Auld Lang Syne ❦ To a Mouse ❦ Is There for Honest Poverty ❦ Ae fond kiss, and then we sever... ❦ Scots Wha Hae ❦ Tam o' Shanter ❦ Halloween ❦ The Battle of Sherramuir [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert BURNS (naskiĝis la 25-an de januaro 1759 en Alloway, Ayrshire, mortis la 21-an de julio 1796 en Dumfries) estis skota poeto.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Burns naskiĝis kiel filo de malriĉaj kamparanoj, sed la gepatroj donis al la filo bonan instruon. Unuajn poemojn en sia regiona dialekto li verkis en la jaro 1783. En 1786 ili aperis en la volumo Poems, Chiefly in the Scottish Dialect. La kolektaĵo rikoltis vastan agnoskon, sed la financa situacio de la poeto ne vere boniĝis, kaj li plu vivtenis sin kiel kamparano kaj kiel oficisto. Li mortis 37 jarojn aĝa en Dumfries.
Robert Burns estas rigardata antaŭulo de la romantismo. Kelkaj poemoj verkitaj de li, ekzemple Auld Lang Syne ("Iamo longe for"), fariĝis kvazaŭ popolkantoj.
Lia naskiĝtago estas celebrata sub la nomo Burns Supper kiel la dua nacia festotago de Skotlando.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Poems, Chiefly in the Scottish Dialect ("Poemoj, ĉefe en la skota dialekto", 1786)
- Tam o'Shanter (humura versrakonto, 1790)
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- Adiaŭ al la montaro / (el Robert Burns). En: Postrikolto: suplemento al El Parnaso de Popoloj / Antoni Grabowski. Varsovio, 1921, p. 6-7.
- La iamo longe for / Robert Burns. [El la skota] trad. Reto Rossetti. En: Nova Esperanta krestomatio. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1991, p. 499. ISBN 92-9017-043-3
- Kantoj poemoj kaj satiroj / Robert Burns. Trad. Reto Rossetti kaj William Auld. - 2-a eld. Glasgow: Eld. Kardo, 1995, 73 p. ISBN 0-905149-26-2
- Kantoj poemoj kaj satiroj / Robert Burns. Trad. Reto Rossetti kaj William Auld. Manchester: Esperantaj Kajeroj 1977, 79 p. ISBN 0-9505323-1-2
- Poemoj kantoj kaj satiroj / Robert Burns. Elskotigis Reto Rossetti. Eld. de John C. Rapley. 2-a eld. Ilford: Rapley 1972, 39 folioj
Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.robertburns.org
- http://lib.ru/POEZIQ/BERNS
- http://www.ayrshire-arran.com/ttsad/burns
- Rete legeblaj verkoj en la retejo de Don Harlow
- Auld Lang Syne en Esperanto en La Lilandejo (ĉe archive.org)
- En la Esperanto-vivo de Antonio De Salvo (kun italaj versioj de Auld Lang Syne)