Robert Cecil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Robert Cecil
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Bundesarchiv Bild 102-12282, Robert Cecil.jpg
Persona informo
Naskonomo Robert Gascoyne Viscount Cecil
Naskiĝo 14-an de septembro 1864 (1864-09-14)
en Cavendish Square
Morto 24-an de novembro 1958 (1958-11-24) (94-jara)
en Royal Tunbridge Wells
Lingvoj Esperantoangla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Universitata Kolegio • Eton College
Familio
Patro Robert Gascoyne-Cecil, 3rd Marquess of Salisbury
Patrino Georgina Gascoyne-Cecil, Marchioness of Salisbury
Frat(in)oj Maud Palmer • Lady Gwendolen Gascoyne-Cecil • Hugh Cecil, 1st Baron Quickswood • Lord Edward Cecil • Lord William Cecil • James Gascoyne-Cecil, 4th Marquess of Salisbury
Profesio
Profesio politikistoesperantistoadvokatodiplomato
Information icon.svg
vdr
Robert Cecil, 1st Viscount Cecil of Chelwood - Project Gutenberg eText 15306.jpg
Lord Robert Cecil [sesil], la pentraĵo de William Orpen (En 1937 li ricevis la Nobel-premion pri paco
La karikaturo el la magazino Punch montranta Robert Cecil kaj Prezidenton de Usono Warren Harding
La Nobel-medalo

Por la politikisto de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, bv. klaki Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury

Robert CECIL [sesil], plennome Edgar Algernon Robert Gascoyne-Cecil, 1st Viscount Cecil of Chelwood, (14-a de septembro 186424-a de novembro 1958) estis angla esperantisto kaj eksministro de Britio.

Kiel delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de Nacioj, estis en 1920-21 fervora subtenanto de Esperanto. Laŭ lia eldiro "helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem." En 1921 li proponis, ke la Ligo de Nacioj adoptu Esperanton kiel solvon por la lingva problemo en la mondo.[1]

Li estis brita juristo, politikisto kaj diplomato. Li estis ano de Konservativa Partio de Britio kaj ministro en la registaro de David Lloyd George kaj Stanley Baldwin.

En la jaro 1916 li publikigis la memorandon kiu li montris sian proponon evitadi militojn, kaj la memorando estas agnoskata kiel la unua oficiala dokumento, montranta apogon de Britio por la fondo de Ligo de Nacioj. Dum la paca konferenco en Parizo, en kiu oni subskribis la Traktaton de Versajlo li estis ano de la brita delegacio.

En 1937 li ricevis la Nobel-premion pri paco (vidu la apudan Nobel-medalon).

Oni ne konfuzu lin kun lia patro Robert Gascoyne-Cecil, 3rd Marquess of Salisbury, kiu estis trifoje ĉefministro de Britio (1885, 1886–1892, kaj 1895–1902).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FORSTER, Peter Glover. (1982) The Language Movement (angle). Walter de Gruyter, p. 173. ISBN 90-279-3399-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Robert Cecil » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.