Robert Davidson (inventisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Davidson
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1804 (1804-04-18)
en Aberdeen
Morto 16-an de novembro 1894 (1894-11-16) (90-jaraĝa)
en Aberdeen
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Aberdeen • Marischal College
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Robert DAVIDSON (1804–1894) estis skota inventisto kiu konstruis la unuan konatan elektran lokomotivon en 1837. Li estis dumviva loĝanto en Aberdeen, nordorienta Skotlando, kie li estis prospera kemiisto kaj tinkturisto, inter aliaj fakoj. Davidson estis edukita en la Marischal College, kie li studis duan kaj trian jarojn el 1819-1821,[1] inklude prelegojn de profesoro Patrick Copland. Li repagis tiun edukadon kiel laboratoria helpanto.

En la 1820-aj jaroj li formiĝis en negocado ĉe la Kanalo Aberdeen-Inverurie, dekomence liverante giston, antaŭ eniri en la fabrikado kaj liverado de kemiaĵoj.[1]

Li interesiĝis en la novaj elektraj teknologioj de la epoko. El 1837, li faris malgrandajn elektrajn motorojn per siaj propraj principoj, kvankam William H. Taylor en Usono faris similajn motorojn el 1838. Ambaŭ homoj laboris sendepende sen kono de la laboro de la alia.

Notoj[redakti | redakti fonton]