Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Devereux, 2a Grafo de Essex, laŭ Marcus Gheeraerts la pli juna

Robert DEVEREUX, 2-a Grafo de Essex (la 10-an de novembro 1566 - la 25-an de februaro 1601, angla kortegano, favorato de Elizabeta la 1-a.

Li naskiĝis en Cumberland en 1566. Li estis la filo de Walter Devereux, la 1-a Grafo de Essex, kiu helpis kolonii Irlandon, kaj Letice Knollys. Lia praavino estis Mary Boleyn, fratino de Anne Boleyn. Li pasis sian fruan infanecon ĉe la patra bieno en Kimrujo antaŭ ol eniri Trinity College, Universitato de Kembriĝo. Post la morto de sia patro en 1576 li iĝis la 2-a Grafo de Essex. En 1580 lia patrino edziĝis kun la favorato de la reĝino, la Grafo de Leicester, kiun iuj laŭdiroj nomis kiel la patro de Robert Devereux.

De 1585 ĝis 1586 li soldatis sub sia stif-patro en Nederlando kaj akiris fortan reputacion ĉe Zutphen, kie la poeto Kavaliro Philip Sidney ricevis mort-vundon. Reveninte al la angla kortego, li baldaŭ gajnis la favoron de la reĝino, kiu donis al li la monopolon de dolĉaj vinoj, kaj, post la morto de la Grafo de Leicester, nomumis lin Mastro de la Ĉevaloj. Tamen la rilatoj kun Elizabeta tikliĝis. En 1589, malgraŭ la malpermeso de la reĝino, li partoprenis en ekspedicio de Kavaliro Francis Drake kontraŭ la hispanoj, kaj revenis en Anglion nur post malsukcesa peno kaptis Lisbonon. En 1590 li sekrete edziĝis kun Frances Walsingham, la filino de Kavaliro Francis Walsingham kaj la vidvino de Kavaliro Philip Sidney, tio kio ege malplaĉis al Elizabeta. Tamen li regajnis ŝian favoron. En 1591 ŝi sendis lin al Francio por helpi Henriko la 4-a sieĝi Rouen, sed li revenis en Anglion en january 1592 sen atingi iun ajn. En 1594 li iĝis ano de la Privata Konsilio. En 1596 akiris gloron dum la kapton de Kadizo.

En 1594 komencis la plej grava ribelo de la irlandoj. La Grafo de Essex urĝis fortajn rimedojn. Dum diskuto pri Irlando li kverelis kun la reĝino kaj forturnis sin de ŝi: kolere ŝi frapis liajn orelojn. Ilia amikeco neniam tute restatiĝis. Tamen en 1599 li persvadis Elizabetan nomumi lin komandanton de la anglaj armeoj en Irlando kaj Lord-Leŭtenanto (gubernatoro) de tiu lando. Li havis 16000 soldatojn, kaj kiam li foriris de Londono homoj aklamis lin. Li estis dirinta al la Privata Konsilio ke li alfrontus la ribelan estron Aodh Mór Ó Néill en Ulster, sed, post sia veno en Irlandon, li ŝanĝis siajn planojn. Sekvis serio de bataletoj en la sudo de Irlando, kaj li malfortigis siajn trupojn per loki multajn soldatojn en garnizonoj. La ribelantoj gajnis plurajn venkojn, kaj devigis lin trakti milit-paŭzon kiun la angla registaro konsideris humiliga. Li kavalarigis multajn oficirojn, kaj fakte kiam li revenis de Irlando la duono de la anglaj kavaliroj estis kavalarigitaj de li. Laŭdire la ribelantoj mokriproĉe asertis ke li neniam tiris sian glavon krom por fari novajn kavalirojn.

De 1598 al 1601 li estis kanceliero de Trinity College, Dublino.

La 24-an de septembro 1599 li eliris de Irlando malgraŭ la malpermeso de la reĝino. Denove en Londono la 28-an de septembro, li eniris ŝian litĉambron antaŭ ol ŝi estis vestata. Elizabeta ordonis ke li ne eliru de liaj ĉambroj. Tiun tagon la Privata Konsilio kunvenis tri fojojn por diskuti la aferon. La 29-an de septembro la Konsilio decidis ke la traktato kun Ó Néill estas nedefensebla kaj ke li dizertis sian devon. Enfermata en sia domego York House, Londono, li kulpigis Raleigh kaj Robert Cecil. Versajne li komencis korespondon kun Jakobo, la probabla heredonto de la angla regno.

La opinioj pri la traktato kun Ó Néill iĝis pli bonaj, sed en junio 1600, post humiliga proceso, oni senigis lin de liaj postenoj kaj monopolo de dolĉa vino. Li estis perdinta grandan parto di siaj enspezoj. Li faris malsaĝan komploton eksigi la ĉefajn ministrojn de la reĝino. La 8-an de fenruaro 1601 li eliris de York House kun grupo de lordoj kaj sinjoroj, esperante ke la loĝantoj de Londono subtenus lin, kaj penis devigi Elizabetan vidi lin. Robert Cecil tuj deklaris lin ŝtatperfidulo. Li retiris sin en York House, kaj kapitulacis. La 19-an de februaro li estis juĝata de la angla nobelaro kaj kulpigata. La 25-an de februaro li estis senkapigata ĉe la Turo de Londono. Dum la restaĵo de sia vivo, Elizabeta lamentegis la ekzekuton de sia favorato.