Saltu al enhavo

Robert Gernhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Gernhardt
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1937 (1937-12-13)
en Talino
Morto 30-an de junio 2006 (2006-06-30) (68-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo ĉeftombejo de Frankfurto ĉe Majno, A 1103 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Libera Universitato Berlino
Ŝtata Akademio de Belartoj en Stutgarto Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Almut Gernhardt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
filmreĝisoro
filma scenaristo
televida scenaristo
televida aktoro
ilustristo
pentristo
scenaristo
verkisto
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Majno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert GERNHARDT (la 13an de decembro 1937 – la 30an de junio 2006) estis germana verkisto, pentristo, karikaturisto, grafika artisto kaj poeto.

Robert Gernhardt studis pentrarton kaj germanan lingvon en la universitatoj de Stutgarto kaj Berlino. Gerhardt estis unu el la kutimaj kunlaborantoj de la konata satira revuo Pardon, kie li respondecis pri la sekcio Welt im Spiegel (La mondo en la spegulo) kune kun FK Waechter kaj FW Bernstein. Dum tiu ĉi periodo li uzis la pseŭdonimon Lützel Jeman. Gernhardt kunfondis la satiran revuon Titanic en 1979. Gernhardt uzas satiran stilon ofte kombinitan kun socia kritiko [1].

La multaj poemoj kaj prozoj de Gernhardt, kiuj ofte prezentis siajn komikajn efikojn per teatraĵo kun lingvo kaj kiuj ofte citas la literaturan tradicion, fariĝis parto de la popolkonscio en Germanio. Gerhardt publikigis en 1998 la verkon Lobreden auf den poetischen Satz kune kun Anne Duden kaj Peter Waterhouse. Dum multo da la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj, Gerhardt skribis materialon por Otto Waalkes, unu el la plej popularaj komikuloj de Germanio tiutempe [2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]