Robert Goulet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Goulet
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1933 (1933-11-26)
en Lawrence
Morto 30-an de oktobro 2007 (2007-10-30) (73-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis per pulma fibrozo vd
Etno French-Canadian Americans vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater The Royal Conservatory of Music • Universitato de Toronto • Victoria School of Performing and Visual Arts vd
Familio
Edz(in)o Carol Lawrence vd
Profesio
Okupo kantisto • muzikologo • teatra aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1951– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Gérard GOULET (26a de Novembro, 1933 – 30a de Oktobro, 2007) estis usona kantisto kaj aktoro de franc-kanada deveno. Goulet naskiĝis kaj edukiĝis en Lawrence, Masaĉuseco, ĝis 13-jaraĝa, kaj poste pasigis siajn edukajn jarojn en Kanado. Elektita kiel Sir Lancelot kaj kreinta la rolon en la muzikalo de 1960 en Broadvejo nome Camelot kun la broadvejaj steluloj Richard Burton kaj Julie Andrews, li atingis tujan agnoskon per sia aktorado kaj ludado de la kanto "If Ever I Would Leave You", kiu iĝis lia persona markokanto. Lia debuto en Camelot markis la komencon de kariero en teatro, kino, kaj muzikregistrado. Li ricevis premion Grammy, kaj lia kariero daŭris preskaŭ ses jardekojn. Li stelulis en 1966 en televida versio de la muzikalo Brigadoon, nome produktaĵo kiu ricevis kvin premiojn Emmy. En 1968, li ricevis la premion Tony al la Plej Bonkvalita Aktoro en Muzikalo pro The Happy Time, nome muzikalo pri franc-kanada familio en Otavo.

Totale li publikigis 91 diskojn, partoprenis en 15 filmoj, en diversaj epizodoj de 59 televidserioj, ludis en 34 teatraĵoj aŭ diversaj sezonoj kaj muntaĵoj de teatraĵoj ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]