Robert Hugh Benson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
KATOLIKAJ VERKISTOJ
“Robert Hugh Benson”
Benson.
nomo = Robert Hugh
kromnomo = Benson
sekso = vira
naskiĝodato = 18 novembro 1871
naskiĝoloko = Wellington College. Crowthorne
mortodato = 19-a de oktobro 1914 en Salford
filo = de anglikana presbitero kaj kanceliero de la Katedralo de Lincoln
apartaĵo = En anglikanismo transiris al al Katolikismo
aktiveco1 =katolika presbitero
Aktiveco2 = anglalingva verkisto
verko plej fama = 'Lord of the World, kie estas priskribita la nova spirita kaj kultura kaj politika figuro de la "bonfaranta" antikristo


Robert Hugh Benson estis angla verkisto kaj presbitero kiu naskiĝis en Wellington College la 18-an de novembro 1871, kaj forpasis la 19-an de oktobro 1914 en Salford.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la kvara kaj lasta filo de Edward White Benson anglikana pastoro kaj Kanceliero de la Katedralo de Lincoln, kaj sekve ĉefepiskopo de Kanterbury, supera aŭtoritato de la Eklezio de Anglio.

Benson studis en Eton kaj, post sensukcesaj provoj eniri la Indian Civil Service, diplomiĝis ĉe Trinity College de Kembriĝo, kie, kun surprizo de familianoj, maturiĝis en la intereso por la religiaj sciencoj kaj montris deziron studi teologion por fariĝi presbitero de la Anglikana Eklezio; kaj en 1895 li eniris la anglikanan klerikaron ricevante la sacerdotan ordinon.

Post mallonga religia servo en Egiptio, reveninte Anglion, li akceptis pastri en Kemsing kie kuntrenis la komunumon en sia pasio por la teatraj reprezentaĵoj.

En 1898 li eniris anglikanan kontemplan ordenon sekvantan la monaĥan stilon de Sankta Benedikto (1903).

En 1902 Benson komencis la verkon The Light Invisible, kolekto de rakontoj inspiriĝintaj al supernaturo. Dum la kompilado de tiu verko kreskis en li la emo konsideri apostola nur la katolikan eklezion. Liaj spiritaj perpleksigoj, rilate la anglikanan eklezion, lin enkondukis al sufera konvertiĝo al la Katolika Eklezio, kie praktike agadis kiel intelektulo proponanta la novan katolikan vojon. Li akceptis esti reordinita pastro ĉar, laŭ la katolika eklezio, la anglikana episkoparo eble ne posedas la apostolan ordinan ligilon.

Literatura aktiveco[redakti | redakti fonton]

Li verkis diversajn historiajn romanojn pivote kunigitajn al la Angla Reformacio. Unu el tiu estas:

By what authority[redakti | redakti fonton]

En By what authority (Per kiu aŭtoritato), repreninte la ellaboraĵojn de John Hungerford Pollen, Benson verke asertis ke la ekskomuniko lanĉita kontraŭ la Elizabeto la 1-a, spite de ĝia maldezireco, estis speco de devigita ago flanke de la papo, kies Benson rekonas la aŭtoritaton.

Benson realvokis la atenton ankaŭ pri la spirita aspekto de la Oath of Supremacy, kiu fakte altrudis al reganoj elekti aŭ fidelon al ilia suvereno aŭ la lojalo al Dio.

Lord of the World (La mastro de la mondo)[redakti | redakti fonton]

Kompilita en 1907, Lord of the World), estas malutopia romano kiu rakontas eventojn de diversaj protaginistoj: pastro Percy Franklin, la framasona deputito Oliviero Brand kun ties edzino Mabel, kaj Juliano Felsemburgh.

La centra temo estas la nova figuro de antikristo kiu estas reprezentata de homoj bonfarantaj por la homaro kaj prosperigantaj la ekonomion kaj la pacon inter la mondaj landoj, dum en la pasinto la apokalipsa antikisto estis pentrita kiel damaĝanta kaj frakasanta la homan socion (krom la religio kaj precipe la kristana). Tiu nova antikristo, kiu realigas la pacon kaj la ekonomian prosperon proponas nur unu, kiu ege sukcesas, kondiĉon: ke estu forigita ĉio religia kaj precipe ĉio kristana kaj plejprecipe katolika. Tiu nova figuro de antikristo similas al tiu konjektigita de Soloviov.

Parta listo de anglalingvaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Esearo[redakti | redakti fonton]

  • The Friendship of Christ (London, Longmans, Green & Co., 1913)
  • Confessions of a Convert (London, Longmans, Green & Co., 1913)
  • Religion of the Plain Man
  • Paradoxes of Catholicism

Rakonta ĝenro[redakti | redakti fonton]

  • The Sentimentalists
  • The Conventionalists
  • The Necromancers (B. Herder, 1909)
  • None Other Gods
  • The Winnowing
  • Loneliness

Kolektoj de rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • The Light Invisible (London, Isbister & Company Ltd., 1903)
  • A Mirror of Shalott (London, Sir Isaac Pitman & Sons Ltd., 1907)

Historiaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • By What Authority? (London, Isbister & Company Ltd., 1904)
  • Come Rack! Come Rope!
  • Oddsfish!
  • The King's Achievement (Sir I. Pitman & Sons, Ltd., 1908)

Parabolformaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Lord of the World
  • Dawn of All

Porinfanaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Alphabet of Saints, kun Reginald Balfour and Charles Ritchie (Burns, Oates & Washbourne, 1905)
  • A Child's Rule of Life, ilustrata de Gabriel Pippet
  • Old Testament Rhymes, ilustrata de Gabriel Pippet

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Cost of a Crown, a Story of Douay & Durham; a Sacred Drama in Three Acts
  • A Mystery Play in Honour of the Nativity of Our Lord (Longmans, Green, and Co., 1908)
  • The Upper Room, a drama of Christ's passion

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • C.C. Martindale, The life of Monsignor Robert Hugh Benson (Longmans, Green & Co., 1916)
  • Blanche Warre Cornish, Memorials of Robert Hugh Benson (Burns and Oates, 1915)
  • Sr. M.R. Monaghan, Monsignor Robert Hugh Benson (Boolarong Publications, 1985)
  • Janet Grayson, Robert Hugh Benson: Life and Works (University Press of America, 1998)

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA entenas bildojn pri Benson [1]