Robert J. Flaherty
| Robert J. Flaherty | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de februaro 1884 en Iron Mountain (Fera Monto), kantono Dickinson, Miĉigano |
| Morto | 23-an de julio 1951 (67-jaraĝa) en Dummerston, kantono Windham, Vermonto |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | internulejo kaj mezlernejo Upper Canada College |
| Familio | |
| Edz(in)o | Frances H. Flaherty |
| Infano | Monica Flaherty Frassetto |
| Okupo | |
| Okupo | filmreĝisoro kartografo filmproduktoro kameraisto esploristo filmmuntisto scenaristo fotisto |
Robert J. Flaherty estis usona filmreĝisoro, aparte de dokumentaj filmoj, kaj krome aktivis kiel kartografo, filmproduktoro, kameraisto, esploristo, filmmuntisto, scenaristo kaj fotisto. Li naskiĝis la 16-an de februaro 1884 en Iron Mountain (Fera Monto), kantono Dickinson, Miĉigano, kaj mortis en aĝo de 67 jaroj la 23-an de julio 1951 en Dummerston, kantono Windham, Vermonto. Robert J. Flaherty aparte konatiĝis pro la filmo Nanuk de la Nordo, pionira dokumenta filmo kiu estas konsiderata la unua plendaŭra dokumenta filmo. Oni povas diri, ke Flaherty dufoje faris la filmon: la unuan fojon, la filmon kaj la originalan negativon detruis fajro. Tiu filmo, kiu hodiaŭ ekzistas, publikiĝis en 1922 en Nov-Jorko. Laŭ la tradicio kiu poste fariĝis postsava etnografio, Flaherty kaptis filmen la vivon baraktoplenan de la inuito Nanuk kaj lia familio.

