Saltu al enhavo

Robert Kerr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Kerr
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1755 (1755-01-01)
en Roxburghshire
Morto 11-an de oktobro 1813 (1813-10-11) (58-jaraĝa)
en Edinburgo
Tombo Greyfriars Kirkyard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Edinburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lingvisto
verkisto
kirurgo
biologo
zoologo
historiisto
tradukisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo zoologio vd
Verkado
Verkoj A General History and Collection of Voyages and Travels 
The animal kingdom, or zoological system, of the celebrated Sir Charles Linnaeus. Class I. Mammalia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert KERR (20a de Oktobro 1757 – 11a de Oktobro 1813) estis skota kuracisto, verkisto pri scienco kaj aliaj temoj, kaj tradukisto.

Li studis medicinon en la Universitato de Edinburgo kaj praktikis en la Edinburgh Foundling Hospital kiel kuracisto. Li estis elektita membro de la Reĝa Societo de Edinburgo en 1788.

Li tradukis kelkajn sciencajn verkojn en anglan, kiel la verko de Antoine Lavoisier de 1789, nome Traité Élémentaire de Chimie, publikigita laŭ la titolo Elements of Chemistry in a New Systematic Order containing All the Modern Discoveries, en 1790. En 1792, li publikigis The Animal Kingdom, unuaj du volumoj de kvarparta traduko de la verko de Linnaeus nome Systema Naturae, kiu estas ofte citata kiel taksonomia aŭtoritato por multaj specioj. (Li neniam tradukis la ceterajn du volumojn.)

En 1794, li lasis sian postenon kiel kuracisto por administris paperfabrikon en Ayton (Berwickshire) kiun li estis aĉetinta. Li perdis multon de sia riĉaĵo en tiu entrepreno. Pro ekonomia neceso li ekverkis denove en 1809, kaj publikigis varion de minoraj verkoj, ekzemple General View of the Agriculture of Berwickshire. Lia lasta verko estis traduko de la verko de Cuvier Recherches sur les ossements fossiles de quadrupedes, kiu estis publikigita post la morto de Kerr laŭ la titolo "Essays on the Theory of the Earth".

Aliaj verkoj estis amasa historia studo titolita A General History and Collection of Voyages and Travels en dek ok volumoj.

Li priskribis al la scienco ekzemple la Nimfikon (Nymphicus hollandicus).


Referencoj

[redakti | redakti fonton]

- La enkonduko de Douglas McKie enhavas informon pri Robert Kerr, tradukisto de la libro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]