Robert Kiyosaki
Robert Kiyosaki | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Robert Toru Kiyosaki | |||||
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1947 (78-jaraĝa) en Hilo | ||||
Lingvoj | japana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | University of Hawaiʻi at Hilo (en) ![]() United States Merchant Marine Academy (en) ![]() Hilo High School (en) ![]() ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Kim Kiyosaki (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro entreprenisto financisto helikoptera piloto radio-prezentisto blogisto verkisto instruisto motivational speaker (en) ![]() entreprenisto investisto ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Riĉa paĉjo, malriĉa paĉjo ❦ Q124349634 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert Toru KIYOSAKI (japane ロバート・トール・キヨサキ, naskita la 8an de aprilo 1947 en Hilo, Havajo) estas usona entreprenisto, investanto kaj verkinto de memhelpaj libroj. Li estas plej konata pro la Rich Dad, Poor Dad (Riĉa paĉjo, malriĉa paĉjo) libroserio kaj rilataj materialoj.
Kiyosaki estas plej konata pro sia libro Rich Dad, Poor Dad. La libro estas bazita sur travivaĵoj kiujn li havis kreskante en Havajo, kaj li priskribas kiel la malsamaj strategioj de du viroj influis lian elekton de vojo en vivo. Tamen, multaj el la rakontoj estas fikciaj. La libroj de Kiyosaki fariĝis tre popularaj kaj vendis 26 milionojn da kopioj, sed ili ankaŭ estis karakterizitaj kiel anekdotaj kaj misgvidaj en tio ke ili ne enhavas ajnan konkretan kaj verŝajnan metodon de riĉiĝo. La libroj fariĝis aparte popularaj inter homoj kiuj faras retajn vendojn [1].
Ĝis nun (2020) li verkis 18 librojn, el kiuj pli ol 26 milionoj estis venditaj. Tri el liaj libroj - Rich Dad Poor Dad, Rich Dad's Workflow Quadrant kaj Rich Dad's Guide to Investing - estis samtempe en la supraj 10 furorlistoj de la Wall Street Journal, USA Today kaj The New York Times [2].
Financa kolumnisto ĉe Yahoo Finance. Fondinto de La Riĉa Paĉjo-Firmao, privata eduka firmao ofertanta personan financon kaj komercan edukadon. Trejnado estas farita per libroj, retseminarioj, videoblogoj, podkastoj, tabulludoj kaj retaj ludoj, seminarioj, personaj blogoj, trejnado kaj laborrenkontiĝoj. Li ankaŭ estas la kreinto de la Cashflow-ludo kaj retaj ludoj por instruado de financaj kaj komercaj konceptoj al plenkreskuloj kaj infanoj [3][4][5] [6].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "'Rich Dad, Poor Dad' Author Files for Bankruptcy for His Company", 12 October 2012.
- ↑ Kiyosaki, Robert. (1 April 1993) If You Want to Be Rich & Happy Don't Go to School: Ensuring Lifetime Security for Yourself and Your Children, 2‑a eldono, Aslan publications. ISBN 978-0-944031-38-4.
- ↑ . Robert Kiyosaki. Arkivita el la originalo je September 23, 2016. Alirita April 22, 2016 .
- ↑ Entity Details – Secretary of State, Nevada. Alirita 2014-07-10 .
- ↑ Trademark Electronic Search System: RICH DAD. Arkivita el la originalo je July 25, 2013. Alirita 2014-07-10 .
- ↑ "Road to rich dad".
Eksteraj ligoj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Robert Kiyosaki – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)