Robert Kraft
| Robert Kraft | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 3-an de oktobro 1869 en Leipzig | |
| Morto | 11-an de majo 1916 (46-jaraĝa) en Haffkrug | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Reĝlando Saksio | |
| Profesio | ||
| Alia nomo | Knut Larsen • Graf Leo von Hagen • Harry Drake vd | |
| Okupo | verkisto • sciencfikcia verkisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Emil Robert KRAFT (naskiĝinta la 3-an de oktobro 1869 en Lepsiko, mortinta la 10-an de majo 1916 en Scharbeutz-Haffkrug) estis germana verkisto. Li uzis la pseŭdonimon Knut Larsen.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de komercisto per vino li suferis pro la frua divorco de la gepatroj kaj ofte forlasis la hejmon. Pro troa neĉeesto gimnazie la patro ordonis trejniĝon seruristan. De 1887, Kraft frekventis en Chemnitz la Superan Metiistan Lernejon. Post ŝtelo de patra mono en 1889 li estis malliberigita. En Hamburgo li ekmaristis sur al ŝipo Shakespeare kiu antaŭ Gronlando renversiĝis. Poste li estis anoj de aliaj ŝipetamoj kaj tiel en 1890 li atingis Egipton kie li faris diversajn laŭbezonajn laborojn kaj kunvivis kun lokulino en la deserto. Por veni al Konstantinopolo li kaŝpasaĝeris kaj survoje malsaniĝis je ĥolero. La germana konsulato je Konstantinopolo ordonis al li soldati kaj tiel li venis al Wilhelmshaven servonte dum tri jarojn en la Imperiestra mararmeo. Laŭ propraj asertoj li plejtempe estis en deponejo de ne plu bezonataj libroj el ŝipoj trovante sufiĉe da tempo por legi mem. Sekve lin allogis denove Egipto je ĉasado endeserta. En la Libia Dezerto li renkontis sufiismajn derviŝojn post kio li okupiĝis pri supernaturo kaj konfesis ke porĉiama aventura vivo en la sovaĝo ne tiom plaĉus. Pro neeblo de repaciĝo kun la patro li iris Londonon edzinigonte en 1895 Johanna Rehbein, naskontan du filinojn. Germanaj parencoj peris kontaktojn al la eldonejo de Heinrich Gotthold Münchmeyer en Dresdeno. Je ties komisio li verku kolportotajn romanojn; pro tio li decidis reiri patrujen en 1896. Post la morto patra li heredis ties multajn havaĵojn. Kun siaj familianoj li vojaĝis en 1902 al Montekarlo, pli malfrue al Londono - kaj en nur unu jaro li kapablis disipi la heredon. Malriĉiĝinte li vivis senĉese verkante en Dresden-Kleinschachwitz, Friedrichshagen, Bad Schandau, Dresdeno kaj Hamburgo. Post la forpaso pro stomakmalsano la edzino kaj ambaŭ filino restis sen monrimedoj. Post la morto de Kraft, E.A. Schmid gajnis ĉiujn rajtojn pri la eldonado de la verkoj de Kraft.[1]
Graveco
[redakti | redakti fonton]Liaj romanoj krimaj, aventuraj kaj fantaziaj ludas en diversaj partoj de la mondo. Kontraŭe al Karl May, kun kiu oni ofte komparas lin, li mem onis la plejmulton de al priskribitaj lokoj. Lia eldonejo titolis lin germana Jules Verne. Sed Kraft ĉerpis el multaj fontoj. Laŭ multe da aludoj kaj citaĵoj li konis ne nur la librojn de Verne sed ankaŭ de Alexandre Dumas la maljuna, de Henry Rider Haggard, de H. G. Wells, de Friedrich Wilhelm Mader kaj de multaj mondfamaj verkistoj. Ĉefe lia enciklopedia librovoremo igis lin la lasta granda reprezentatno de la kolportotaj kaj sensaciaj romanoj. Ili iĝis kvazaŭ apoteozo de la aventura mondo de la 19-a jarcento (ekz. sur la 4300 paĝoj de Die Vestalinnen). Por tio Kraft uzis ĉiujn siatempe modajn formojn kaj variojn de populara prozo. La tipaj sovaĝokcidentaĵoj laŭ la modelo de May en lia verkaro ene estas (kvina volumo de Die Vestalinnen), sed ankaŭ elementoj hororaj (Loke Klingsor), sciencfikciaj (Wenn ich König wäre), strangaj-ekzotikaj (novelo Die Abgottschlange), krimromanaj (Detektiv Nobody) kaj vojaĝraportaj (Schnelldampfer Mikrokosmos).
Apud sklaveca kaj supraĵa kolportista tekniko Kraft enplektis kreivan teknikon: tial, kontraŭe al la kutimo de tiaj romanoj, la intrigo de liaj aĵoj ofte ne aŭtomate antaŭvideblas. Li eĉ kompareblis al la kvalito de la brito Hector Hugh Munro. Malavantaĝoj de enromanaj saltoj estas la danĝero perdi intrigan logikecon.
Kraft ja estis konservativaj kaj sinidentiganta kun la Germana Imperiestra Regno; tamen tonoj kritikaj kaj satiraj ankaŭ ĉe li troveblas. Rasismaj makuloj troviĝas je kelkaj fruaj verkoj (ekz. ĉe Um die indische Kaiserkrone). Sed Kraft ege laŭdis feminismon (ekz. ĉe Ein neuer Lederstrumpf) kaj simpatiis por budhismo (Sonnenkinder). Kelkaj verkoj de li de 1996 reeldoniĝis.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Die Vestalinnen. 1895.
- Das Mädchen aus der Fremde. 1896. Alia titolo: Um die indische Kaiserkrone. Erlebnisse eines Deutschen im Lande der Wunder. 1905.
- Vier Frauen und nur ein Mann. 1898.
- Das Schwert des Damokles. 1899.
- Ungleiche Naturen. 1901.
- Der Schlüssel zum Paradies. 1901.
- Die Nibelungen. 1902. Neuauflage als: Goldschiff und Vulkan. Bamberg 1963, Karl-May-Verlag.
- Jochen der Taugenichts oder Matrosenliebe zu Wasser und zu Lande. 1902.
- Ein moderner Lederstrumpf. 1902.
- Erlebnisse eines dreizehnjährigen Knaben bis zum Jünglingsalter auf seinen Seereisen. 1902.
- Die Templer vom Ringe. Roman aus dem amerikanischen Logenleben . 1903.
- Sonnenkinder. 1903.
- Detektiv Nobody's Erlebnisse und Reiseabenteuer. 1904–1906. Neuausgabe in 11 Bänden: Hildesheim 2012–2014, Benu Verlag, sonlibre.
- Wir Seezigeuner. Erlebnisse des Steuermanns Richard Jansen aus Danzig. 1907. Noveldono en kvar volumoj: Bamberg 1964–1968, Karl-May-Verlag.
- Die neue Erde. 1910. Neuausgabe: Bamberg 1996, Edition Ustad im Karl-May-Verlag.
- Atalanta. Die Geheimnisse des Sklavensees. 1911. Noveldono en kvin volumoj: Lüneburg 2015–2016, Dieter von Reeken
- Das Gauklerschiff. Die Irrfahrten der Argonauten. 1912.
- Das zweite Gesicht oder Die Verfolgung rund um die Erde. 1913.
- Die Abgottschlange. 1916.
- Untersee-Teufel. 1919. Neuausgabe: Hildesheim 2017, Olms Verlag.
- Loke Klingsor. Der Mann mit den Teufelsaugen. Prilaboris Johannes Jühling. 1927. Noveldono en kvar volumoj: Lüneburg 2016, Dieter von Reeken.
- Die Schatzkammer Pharaos. 2000.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Robert Kraft" - ĉe: Karl-May-Wiki

