Robert Louis Stevenson
(Alidirektita el Robert L. Stevenson)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Robert Louis Stevenson | ||
---|---|---|
![]() skota verkisto | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Robert Lewis Balfour Stevenson [#] | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1850 en Edinburgo | |
Morto | 3-an de decembro 1894 (44-jara) en Vailima, Samoa | |
Mortokialo | tuberkulozo [#] | |
Tombo | Mount Vaea [#] | |
Lingvoj | angla lingvo [#] | |
Loĝloko | Novurbo • Bournemouth • Samoa Insularo [#] | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | |
Alma mater | Universitato de Edinburgo [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Thomas Stevenson [#] | |
Patrino | Margaret Isabella Stevenson [#] | |
Edz(in)o | Fanny Stevenson [#] | |
Profesio | ||
Profesio | poeto • eseisto • romanisto • novelisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • kantoverkisto [#] | |
Verkoj | Trezor-Insulo ❦ Kidnapped ❦ Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Robert Louis (Balfour) STEVENSON [RObet LUis STIvnsn] (naskiĝis la 13-an de novembro 1850 en Edinburgh, mortis la 3-an de decembro 1894 sur la insulo Samoo) estis skota verkisto.
La filo de lumtur-konstruisto unue studis teknikon, poste juron, sed baldaŭ li plene dediĉis sin al la literaturo. Por mildigi sian pulmomalsanon li vojaĝis al sudaj landoj: ekz. al Suda Francio, al Svislando, Kalifornio kaj al Samoo, kie li vivis ekde 1890 ĝis sia morto.
Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]
- An inland voyage (navigacio enlanda)
- Treasure Island (Trezorinsulo, 1882)
- A Child's Garden of Verses (Infana Ĝardeno de Versoj, 1885)
- Kidnapped (Forkaptita, 1886)
- The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde (Stranga Kazo de D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, 1886)
- The Master of Ballantrae (Mastro de Ballantrae, 1888)
- The Black Arrow (Nigra Sago, 1888)
- The bottle imp (Botel-diableto, 1892)
- The Beach of Falesá (Marbordo de Falesá)
- Catriona (Katriona, 1893)
- Weir of Hermiston (Hermistona Vejro, eld. 1896)
- The Suicide Club (Klubo de Sinmortigantoj)
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde /London 1909, Trad. William Morrison kaj William W. Mann
- Trezorinsulo/ 1977. Trad. Grace Kirkwood.
- D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde/ 1980. Trad.: Albert Goodheir.
- La insulo de voĉoj. La diableto en la botelo/ 1982. Trad.: C.C. Vincent.
- D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde/ 1985. Trad.: Fernando de Diego.
- La botel-diableto/ 1986. Trad. : E. de Bonaero.
- Forkaptita/ 1989. Trad. : A. Goodheir.
- Esperanto per iom malpli ol 500 vortoj / A. Kerbel./ 1999.(Tiu ĉi lernolibro rerakontas la romanon Trezorinsulo en facila stilo.)
Filmoj laŭ R. L. Stevenson[redakti | redakti fonton]
Trezorinsulo estis filmigita pli ol 20-foje, ekzemple en 1950 fare de Walt Disney, kaj plurajn film-versiojn havas ankaŭ D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, Nigra Sago, Mastro de Balantrae, Klubo de Sinmortigantoj, Forkaptita.