Robert Lamoureux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Lamoureux
Naskiĝo 4-a de januaro 1920
en Saint-Mandé
Morto 29-a de oktobro 2011
en Boulogne-Billancourt
Edz(in)o Magali Vendeuil
Oficiala retejo [Robert Lamoureux en IMDB Robert Lamoureux en IMDB]
v  d  r
Information icon.svg

Robert Lamoureux (naskiĝis 4-an de januaro 1920 en Saint-Mandé, mortis la 29-an de oktobro 2011 en Boulogne-Billancourt), estis franca aktoro, reĝisoro kaj scenaristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Robert Lamoureux komencis sian karieron en kabaredo, kie li interpretis proprajn kanzonojn kaj recitis amuzajn monologojn. Plena artisto, Robert Lamoureux poste provis ĉiujn fakojn de spektaklo: Muzik-halon, diskon, teatron... Li estis aŭtoro de t.n. bulvardaj teatraĵoj kaj ricevis grandan premion de disko antaŭ ol kino interesiĝis pri li. Li ĝuis grandan sukceson en la 1950-aj jaroj en komedioj indaj je bulvarda teatro, kie li prezentis mincan, allogan kaj amuzan personon. El tiu epoko, eblas rememorigi viglajn komediojn kiel Papa, maman, la bonne et moi (1954) de Jean-Paul Le Chanois, inspirita de unu el liaj kabaredaj spektakloj, kaj Papa, maman, ma femme et moi (1955), de la sama reĝisoro. En 1955, li ludis kun Betsy Blair, en Rencontre à Paris. Li enkarnigis dufoje Arsène Lupin en Les Aventures d'Arsène Lupin, 1956, de Jacques Becker kaj Signé Arsène Lupin, 1959, de Yves Robert.

En 1960, li transiris malantaŭ kameraon por reĝisori filmojn adaptitajn de bulvardaj teatraĵoj kies aŭtoro li estis (Ravissante kaj La brune que voilà), kiuj bone sukcesis en kinejoj sed ricevis malbonan recenzon. Post longa interrompo en kino, Robert Lamoureux reinventis militistan vodevilon per interalie serio de la Sepa Kompanio, kies gloraj faroj plenigis kinejojn: Mais où est donc passée la septième compagnie ? (1973), On a retrouvé la septième compagnie (1975), La Septième Compagnie au clair de lune (1977). Oni retrovis lin en unu el liaj plej bonaj roloj en L'Apprenti salaud (1977) de Michel Deville.

Tamen, Robert Lamoureux konfesis, ke kino tedas lin: li preferis teatron al kiu li dediĉis plejparton de sia kariero.

Robert Lamoureux estis edziĝinta kun Magali de Vendeuil, pensiulino de Comédie Française, ĝis ŝia morto la 12-an de januaro 2009.

Kino[redakti | redakti fonton]

Reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Aktoro[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Komediisto[redakti | redakti fonton]

  • 1952: Ombre chère de kaj reĝisorita de Jacques Deval, Théâtre Edouard VII
  • 1959: Un rossignol chantait de Robert Lamoureux, reĝisorita de Jean Marais, Théâtre des Variétés
  • 1962: Turlututu de Marcel Achard, reĝisorita de Jean Meyer, Théâtre Antoine
  • 1964: Jo de Claude Magnier, reĝisorita de Jean-Pierre Grenier, Théâtre des Nouveautés
  • 1967: Frédéric de Robert Lamoureux, reĝisorita de Pierre Mondy, Théâtre Edouard VII
  • 1968: Désiré, de Sacha Guitry, reĝisorita de Pierre Dux, Théâtre du Gymnase, Théâtre du Palais-Royal
  • 1969: Domino de Marcel Achard, reĝisorita de Pierre Mondy, Théâtre des Variétés
  • 1969: Échec et meurtre de Robert Lamoureux, reĝisorita de Jean Piat, Théâtre des Ambassadeurs
  • 1971: La Soupière de Robert Lamoureux, reĝisorita de Robert Lamoureux kaj Francis Joffo, Théâtre Edouard VII
  • 1974: Le Charlatan de Robert Lamoureux, reĝisorita de Francis Joffo, Théâtre des Bouffes-Parisiens
  • 1980: ... Diable d'homme ! de Robert Lamoureux, reĝisorita de Daniel Ceccaldi, Théâtre des Bouffes-Parisiens
  • 1984: Le Dindon de Georges Feydeau, reĝisorita de Jean Meyer, Théâtre du Palais-Royal
  • 1986: Le Tombeur de Robert Lamoureux,reĝisorita de Jean-Luc Moreau, Théâtre des Variétés
  • 1986: La Prise de Berg-Op-Zoom de Sacha Guitry, reĝisorita de Jean Meyer, Théâtre des Nouveautés, Théâtre de la Michodière
  • 1987: La Taupe de Robert Lamoureux, reĝisorita de Francis Joffo, Théâtre Antoine
  • 1989: Adélaïde 90 de Robert Lamoureux, reĝisorita de Francis Joffo, Théâtre Antoine
  • 1992: L'Amour foot de Robert Lamoureux, reĝisorita de Francis Joffo, Théâtre Antoine
  • 1996: Si je peux me permettre de Robert Lamoureux, reĝisorita de Francis Joffo, Théâtre des Nouveautés
  • 1999: Si je peux me permettre de Robert Lamoureux, reĝisorita de Francis Joffo, Théâtre Saint-Georges
  • 2002: Le Charlatan de Robert Lamoureux, reĝisorita de Francis Joffo, Théâtre du Palais-Royal

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]