Robert Ludlum
| Robert Ludlum | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Robert Ludlum | |||||
| Naskiĝo | 25-an de majo 1927 en Nov-Jorko | ||||
| Morto | 12-an de marto 2001 (73-jaraĝa) en Naples | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | brulvundo | ||||
| Lingvoj | usona angla • angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato Wesleyan Cheshire Academy (en) Rectory School (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Jonathan Ryder • Michael Shepherd vd | ||||
| Okupo | verkisto sciencfikcia verkisto scenaristo romanisto plenuma produktoro | ||||
| Aktiva dum | 1971– vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Bourne Trilogy vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert LUDLUM (n. la 25-an de majo 1927 en Novjorko - m. la 12-an de marto 2001 en Naples, Florido) estis usona verkisto, aktoro kaj produktoro. Ĝis la komenco de la 2020-aj jaroj, estas taksita ke inter 300 ĝis 500 milionoj da ekzempleroj de liaj trileraj verkoj estis venditaj tutmonde kaj estis tradukitaj en pli ol 30 lingvoj [1][2].
Ludlum ankaŭ publikis sub la pseŭdonimoj Jonathan Ryder kaj Michael Shepherd.[3]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ludlum naskiĝis en Novjorko, kreskiĝis en Nov-Ĵerzejo, kaj forlasis hejmon kiel adoleskanto. Li servis en la Marinfanterio kaj batalis en la Dua Mondmilito [4]. Post lia militservo, li komencis labori en teatro . Dum 20 jaroj li laboris kiel aktoro kaj teatra produktanto, kaj 40-jaraĝa li komencis verki. Lia unua libro, "La Scarlatti Heredaĵo", estis publikigita en 1971 kaj tuj iĝis furorlibro . Ĝi estis sekvita fare de "The Matlock Papers", "The Magic Circle", "The Holcroft Legacy" kaj serio de libroj pri la sekreta agento kaj atencmurdisto Jason Bourne [5].
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Vidu anglalingva bibliografio de Robert Ludlum
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ludlum, Robert, Prometheus Deception, 2000.
- ↑ "The Ludlum conspiracy" at Legacy.com.
- ↑ . Robert Ludlum. Kuusankoski Public Library. Arkivita el la originalo je March 31, 2007.
- ↑ Adrian, Jack, "Obituary: Robert Ludlum", The Independent, March 4, 2001.
- ↑ Gina Macdonald, "The Life of Robert Ludlum", Robert Ludlum: A Critical Companion, Greenwood Press, 1997, pp. 1-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Robert Ludlum
- Robert Ludlum ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Informoj pri Robert Ludlum en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Robert Ludlum ĉe la Interreta Libra Listo

