Robert Menasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Menasse
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1954 (1954-06-21) (69-jaraĝa)
en Vieno
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Vieno vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de San-PaŭloUniversitato de Vieno vd
Partio Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Familio
Patro Hans Menasse vd
Gefratoj Eva Menasse • Tina Menasse vd
Edz(in)o Elisabeth Menasse-Wiesbauer vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • eseisto • literatursciencisto vd
Aktiva en VienoAmsterdamo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert MENASSE (naskiĝis la 21-an de junio 1954 en Vieno, Aŭstrio) estas aŭstria verkisto kaj literatura tradukisto.

Robert Menasse studis germanistikon, filozofion kaj politikan sciencon en Vieno, Salzburg kaj Mesino. Li defendis sian disertacion en 1980 pri literatura historio.

Inter 1981 kaj 1988, Menasse laboris kiel instruisto pri literaturo ĉe la Universitato de San-Paŭlo en Brazilo. Li poste estis sendependa verkisto, kolumnisto kaj tradukisto de romanoj de la portugala al la germana.

Lia unua romano, Sinnliche Gewissheit, estis publikigita en 1988 kaj estas parte aŭtobiografia rakonto pri aŭstroj en Brazilo. Krom kelkaj romanoj, li ankaŭ verkis kelkajn eseojn pri Aŭstrio, precipe pri aŭstria identeco kaj la historio de Aŭstrio.

En 1993 li iĝis membro de la PEN- Klubo, sed en 1998 li forlasis PEN-klubon kune kun Robert Schindel por protesti kontraŭ la membreco de la verkisto Paul Kruntorad[1]. En  1999 li pasigis tri monatojn kiel Writer in Residence (Verkisto en rezidejo) en Amsterdamo[2]. Ekde 2011 li prizorgis programon Writer in Residence ĉe la One World Foundation en Srilanko[3].

Robert Menasse ricevis la Germanan Libropremion en 2017 pro sia romano Die Hauptstadt.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Sinnliche Gewißheit, Rowohlt, Reinbek proksime de Hamburg,1988
  • Die sozialpartnerschaftliche Ästhetik. Essays zum österreichischen Geist. Sonderzahl, Wien, 1990
  • Selige Zeiten, brüchige Welt, Residenz, Salzburg / Wien,1991
  • Das Land ohne Eigenschaften. Essay zur österreichischen Identität (La tero seneca. Eseo pri la aŭstria identeco. Sonderzahl), Wien, 1992
  • Schubumkehr, Loĝejo, Salzburg / Wien, 1995
  • Überbau und Underground, Suhrkamp, Frankfurt, 1997
  • Erklär mir Österreich. Essays zur österreichischen Geschichte, Suhrkamp, Frankfurt, 2000
  • Die Vertreibung aus der Hölle, Suhrkamp, Frankfurto ĉe Majno,
  • Don Juan de la Mancha oder die Erziehung der Lust, Suhrkamp, Frankfurt, 2007
  • Ich kann jeder sagen: Erzählungen vom Ende der Nachkriegsordnung, Suhrkamp, Frankfurt, 2009
  • Was ist Literatur. Ein Miniatur-Bildungsroman, Bernstein-Verlag, Siegburg 2015, (ISBN 978-3-945426-09-8)
  • Die Hauptstadt, Suhrkamp, Berlino 2017, (ISBN 978-3-518-42758-3)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj estis tradukitaj al la jenaj lingvoj: eŭska, bulgara, angla, franca, greka, hinda, itala, kroata, litova, nederlanda, norvega, pola, portugala, rusa, serba, slovena, hispana, ĉeĥa kaj hungara.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (de) Matthias Beilein: 86 und die Folgen: Robert Schindel, Robert Menasse und Doron Rabinovici im literarischen Feld Österreichs. Erich Schmidt Verlag, 2008, paĝo 76
  2. (de) Columbus Interactive GmbH: Robert Menasse – Kritisches Lexikon der deutschsprachigen Gegenwartsliteratur (KLG).
  3. (de) Karin Cerny: Sri Lanka: Hintereingang ins Paradies. En: profil, la 21-an de aŭgusto 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]