Robert Reid (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Reid
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1862 (1862-07-29)
en Stockbridge
Morto 2-an de decembro 1929 (1929-12-02) (67-jaraĝa)
en Clifton Springs
Ŝtataneco Usono
Alma mater Académie Julian
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Junulino kun floroj

Robert Lewis Reid (29a de Julio 1862 – 2a de Decembro 1929) estis usona impresionisma pentristo kaj murpentristo.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

La flava floro konata ankaŭ kiel La edzino de la artisto en la ĝardeno.

Li translokiĝis en 1884 al Novjorko kaj en 1885 al Parizo por studi ĉe la Académie Julian kun Gustave Boulanger kaj Jules Joseph Lefebvre. Liaj komencaj pentraĵoj estis figuroj de francaj kamparanoj, pentritaj ĉe Étaples.

Post reveno en Novjorkon en 1889, li laboris kiel portretisto kaj poste ixgisinstruisto ĉe la Art Students League kaj por la Cooper Union. Multo el lia verkaro centriĝis en la priskribo de junaj virinoj inter floroj. Lia verkaro tendencis esti tre ornameca, kaj li iĝis konata pro murpentraĵoj kaj desegnoj por vitraloj. Li kontribuis kun aliaj por la freskoj de la kupolo de la Konstruaĵo de Liberalaj Artoj de la Monda Kolumba Ekspozicio, Ĉikago, en 1893.

Murpentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]