Robert Remak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Remak
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1815 (1815-07-26)
en Poznano
Morto 29-an de aŭgusto 1865 (1865-08-29) (50-jaraĝa)
en Bad Kissingen
Tombo Schönhauser Allee Jewish Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Reĝlando Prusio vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Familio
Infanoj Ernst Remak vd
Parencoj Robert Remak vd
Profesio
Okupo biologozoologo • neŭrologo • universitata instruisto • fiziologo • botanikisto vd
Laborkampo embriologio vd
Doktoreca konsilisto Ferdinand Georg Frobenius vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert REMAK (26a de Julio 1815 – 29a de Aŭgusto 1865) estis juda pol-germana embriologo, fiziologo, kaj neŭrologo, naskiĝinta en Posen, Prusio, kiu malkovris ke la origino de ĉeloj estas la divido de antaŭ-ekzistantaj ĉeloj,[1] same kiel kelkajn aliajn ŝlosilajn malkovrojn.

Laŭ la historiisto Paul Weindling, Rudolf Virchow, unu el la fondintoj de la moderna ĉelteorio, plagiatis la nocion ke ĉiuj ĉeloj derivas el antaŭ-ekzistantaj ĉeloj el Remak. Remak estis atinginta tiun konkludon post observi la eritrocitojn de la sango el kokaj embrioj en variaj stadioj de divido. Li poste konfirmis ke tiu fenomenono ekzistis en la ĉelo de ĉiu ovo el rano tuj post la fekundigo, provante ke tio estas universala fenomenono kaj fine klarigante la tialon por la rezultoj de testoj fare de Louis Pasteur kiu jam estis antaŭe provinta ke ne estas spontanea generacio de vivo.[2]

Dro. Remak atingis sian medicinan gradon el la Universitato Friedrich Wilhelm en Berlino en 1838 specializigante en neŭrologio.[3] Li estas plej bone konata ĉar malpliigis la kvar ĝermotavolojn de Karl Ernst von Baer al nur tri: nome ektodermoj, mezodermoj, kaj endodermoj. Li ankaŭ malkovris senmjelinajn nervofibrojn kaj la nervoĉelojn de la koro, foje nomataj ganglioj de Remak. Li studis kun Johannes Muller ĉe la Universitato de Berlino.

Spite siajn plenumojn, pro sia juda deveno, li ripete ricevis malakcepton ekhavi profesoran statuson, kaj fine en sia vivo li estis nomumita nur helpoprofesoro, iĝante la unua judo kiu instruis en tiu institucio. Eĉ tiam li neniam estis tute rekonita pro siaj malkovroj.[4][5]

Lia filo Ernst Julius Remak estis ankaŭ neŭrologo kaj lia nepo estis la matematikisto Robert Remak kiu mortis en Auschwitz en 1942.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magner, Lois N. A history of the life sciences, p. 185.
  2. Silver, George A. (January 1987). "Virchow, the heroic model in medicine: health policy by accolade". American Journal of Public Health. 77 (1): 86. doi:10.2105/AJPH.77.1.82. PMC 1646803 Freely accessible. PMID 3538915. [1] Alirita la 1an de Majo 2018.
  3. Kish, B. 1954. Forgotten leaders in modern medicine: Valentin, Gruby, Remak, Auerbach. Transactions of the American Philosophical Society. 44, Issue 2, 139–317.
  4. "Remak finally obtained a lectureship at the University of Berlin, becoming the first Jew to teach there. He was promoted to assistant professor in 1859 in belated, though quite inadequate, recognition of his extraordinary body of neurological and embryological research.", Robert Remak, Encyclopædia Britannica
  5. The Cell - The Hidden Kingdom, BBC Documentary [54:39]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Schmiedebach, H P (1990), "Robert Remak (1815–1865). A Jewish physician and researcher between recognition and rejection", Zeitschrift für ärztliche Fortbildung, 84 (17), pp. 889–94, PMID 2251855
  • Anderson, C T (1986), "Robert Remak and the multinucleated cell: eliminating a barrier to the acceptance of cell division.", Bulletin of the history of medicine, 60 (4), pp. 523–43, PMID 3545332
  • Seeliger, H P (1985), "The discovery of Achorion schoenleinii. Facts and stories (Johann Lucas Schoenlein and Robert Remak).", Mykosen (publikigita en Apr 1985), 28 (4), pp. 161–82, PMID 3889638
  • Schwann, J; Schwann, S (1963), "Circimstances of the Discovery of the Pathogen of Favus (Trichophyton Schoenleini, Achorion Schoenleini) by Robert Remark", Annales Academiae Medicae Stetinensis, 9, pp. 161–7, PMID 14059131