Robert Rodriguez
Robert Anthony RODRIGUEZ (naskita la 20-an de junio 1968 en San Antonio, Teksaso) estas usona filmreĝisoro, scenaristo, komponisto kaj produktoro de meksika deveno. Li ankaŭ laboris kiel kinoartisto kaj redaktisto por kelkaj el siaj filmoj.[1][2] [3][4]
Li estas konata pro kreado de profitodonaj kaj popularaj filmoj kun relative malaltaj buĝetoj kaj mallongaj produktadhoraroj laŭ Holivudaj normoj. Li estas de meksika deveno kaj ofte uzas Teksason kaj Meksikon en siaj filmoj. Li ĉefe filmas kaj produktas siajn filmojn ĉe Troublemaker Studios, kiun li posedas, en Aŭstino, Teksaso.
Li estas plej konata pro sia laboro en la ĝenro de krimaj agfilmoj, ofte kun nigra humuro kaj hororaj elementoj, kiel ekzemple Sin City, Desperado, From Dusk Till Dawn, Machete, kaj la porinfana filmserio Spy Kids. Rodriguez ofte kunlaboras kun Quentin Tarantino, lia proksima amiko.[5] Krome, en 2013, Rodriguez fondis sian propran televidkanalon nomatan El Rey Network.[6]
Li estis nomumita por la Saturna Premio por Plej Bona Reĝisoro.
Kritikistoj malkovris lin ĉe la Sundance Filmfestivalo, kie li prezentis sian memfinancitan filmon, El Mariachi (1992), kun buĝeto de proksimume 7 000 dolaroj.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Monitor", June 21, 2013, paĝoj 26.
- ↑ Booth Thomas, Cathy (August 13, 2005). "Robert Rodriguez – TIME". TIME. Archived from the original on September 8, 2005. Retrieved April 24, 2009.
- ↑ Robert Rodriguez Biography (1969?-). Filmreference.com. Alirita April 24, 2009 .
- ↑ "Robert Rodriguez Biography" Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine Friday Moviez Entertainment Guaranteed
- ↑ Quentin Tarantino and Robert Rodriguez talk 'Grindhouse' (angle). Alirita July 20, 2021 .
- ↑ The Deadline Team (November 15, 2013) El Rey's 'From Dusk Till Dawn' Rounds Out Cast, by THE DEADLINE TEAM. Deadline. Alirita November 16, 2014 .
- ↑ Robert Rodriguez' El Mariachi – Filmmaker Magazine – Winter 1993 (December 7, 2012).

