Robert Roze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Robert ROZE (naskiĝis en 1931; mortis en 2001) estis franca esperantisto, delegito de UEA en Toulon kaj fakdelegito pri sciencpopularigo, prezidanto de la loka Esperanto-grupo. Li estis regula kunlaboranto de Kontakto, Franca Esperantisto, Monato[1] kaj aliaj revuoj.

Por Kontakto li verkis ĉefe biologiajn temojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/01, paĝo 17: Verkistino - orientalistino - esploristino verkita de Robert Roze.